La nordia kombino de alpa skiado estas vintra sporto kiu kombinas la du unuopajn sportojn skisaltado kaj skikurado. Tiu sporta kombino konsideratas la plej renoma, "reĝa fako" de nordia skiado.

Nordia kombino
speco de sporto • duopo
plursporta sporto • Nordia skiadoolimpika sporto
Fakoj
skikuradoskisaltado
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
skisaltejo
la skikuristoj Johnny Spillane kaj Todd Lodwick en la 10-kilometra kuro de la nordia kombino en la Vintra Olimpiko 2010

En konkurso de nordia kombino okazas diversaj unuopaj konkursoj de skikurado: unuopaj konkursoj, sprintoj, amasaj startoj, stafetaj konkursoj kaj teamaj sprintoj. La plej gravajn konkursojn organizas la monda asocio Federacio Internacia de Skiado (france Fédération Internationale de Ski, FIS.

Historio redakti

La nordia kombino kiel ĉiuj modernaj fakoj de nordia skiado ekestis en Norvegio. Ekde la mezo de la [19-a jarcento]] aparte ĉe la monto Holmenkollen apud Oslo okazis renomaj turniroj de skiado, en kiuj la nordia kombino havas grandan rolon.

Internacian signifon la nordia kombino ricevis kiam ĝi en la unua Vintra Olimpiko, tiu de 1924 en Chamonix iĝis olimpia sporto kaj de tiam ĉiam restis tia. En la unua vintra olimpiko tamen nur okazis unuopa konkurso de skikurado plus konkurso de skisaltado - la oran medalon gajnis la norvego Thorleif Haug, kaj ankaŭ la arĝentan kaj bronzan medalojn akiris norvegoj. Ankaŭ en la sekvaj jaroj ĝis la Dua Mondmilito norvegaj atletoj dominis la konkursojn, kaj gajnis ĉiujn olimpiajn medalojn en ĝi.

Iom post iom tio ŝanĝiĝis ekde la Vintra Olimpiko 1948, en kiu oni ŝanĝis la sinsekvon de la unuopaj fakoj, do unue skisaltis kaj poste skikuris. Tiun sinsekvon oni tenis ĝis la nuntempo, nur poste aldonis diversajn variaĵojn de skikuraj konkursoj.

En la sekvaj jaroj la poentotabeloj, la nombro de skisaltoj kaj la longeco de la skikura(j) distanco(j) plufoje ŝanĝiĝis. Granda ŝanĝo estis la poentokalkula reformo unuafoje aplikita en la Vintra Olimpiko 1988 en Kalgario: de tiam la poento-manko el la skisaltado trakalkuliĝas al pli posta starto en la skikura konkurso, tiel ke la venkanto de la kombina fako klaras kiam la atleto pasas la celan linion. Tio pliklarigis kaj pliinteresigis la konkursojn de nordia kombino por spektantoj.

Krome en la Vintra Olimpiko 1988 enkondukiĝis teama konkurso. Unue tri teamaj skikurantoj unu post la alia vetkure pasigis distancon de po 10 kilometroj - tiel ankoraŭ nun funkcias en la ĉiujaraj konkuroj pri la Monda Pokalo. Ekde la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano la teama konkuro konsistas el kvar atletoj kun skikura distanco de po 5 kilometroj.

Plej juna subfako de la nordia kombino estas konkurso de sprinto, unue okazigata en la Nordia Monda Ĉampionumo de 1999. En tiu subfako nur okazas unusola skisalto po atleto kaj skikura distanco de 7,5 kilometroj. Ekde la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo ankaŭ tiu konkurso estas olimpia sporto.

Ekde la sezono 1983/1984 la monda asocio Federacio Internacia de Skiado (france Fédération Internationale de Ski, FIS, okazigas ĉiujaran turniron pri Monda Pokalo de la Nordia Kombino. Krom la olimpiaj fakoj tie regule okazas ankaŭ konkuroj de amasa starto. Ekde la jaro 1985 la skikura fako okazas en la "sketada" tekniko, ankaŭ nomata "libera" (ne konfuzinda kun liberstila skiado).

Substrekendas, ke laŭ la stato de 2012 la nordia kombino ĉiam estis kaj estas konkurso nur por viroj - kaj en la turniroj de la Mondpokalo kaj de la Monda Ĉampionumo kaj de la Vintraj Olimpikoj. Dum fortas streboj plifortigi kaj plioficialigi internaciajn virinajn turnirojn pri skisaltado, tiaj streboj pri turniroj de la nordia kombino ankoraŭ ne rimarkeblas.

Olimpia statistiko redakti

Laŭ la stato post la Vintra Olimpiko 2010 estas la sekva medala tabelo pri ĉiuj konkursoj de nordia kombino en Vintraj Olimpikoj:

Medala tabelo
Pozicio Lando Oro Arĝento Bronzo Sume
1   Norvegio 11 8 7 26
2   Germanio1 7 4 7 18
3   Finnlando 4 8 2 14
4   Aŭstrio 3 2 7 12
5   Francio 2 1 1 4
6   Japanio 2 1 0 3
7   Usono 1 3 0 4
8    Svislando 1 2 1 4
9   Rusio2 0 1 3 4
10   Svedio 0 1 1 2
11   Italio 0 0 1 1
11   Pollando 0 0 1 1

1: kun   Tutgermania teamo (1956–1964),   FRG (1968–1988) kaj   GDR (1968–1988)
2: kun   Sovetunio (1956–1988)

Eksteraj ligiloj redakti