Nordiismo estas movado kiu ekde la romantismo ekzistis en la Nordiaj landoj. La nordiistoj (aŭ skandinaviistoj - vorto uzata preskaŭ sinonime) celas unuecon en Nordio; kelketaj eĉ volas unuiĝon sub komuna reĝo. Ili opinias, ke Nordio pli nature kunapartenas ol EU, pro la historiaj kaj geografiaj similaĵoj de tiu unua.[mankas fonto]

19-a jarcenta propaganda-bildo kiu celas montri la norvega, dana kaj sveda frato-popoloj (pluralo de rekta traduko de la esprimo brödrafolk, ktp).

La nordiismo ekkreskis dum la 19-a jarcento, precipe post la konstituciiĝo de Norvegio en 1814. Grava ekiginto estis dano N. F. S. Grundtvig. Inter politikaj institucioj kiu bone linas liniigas kun la ideoj de la nordiismo oni trovas la Nordia Konsilantaro kaj la Nordia senpasporteco. Tamen, post la Dania eniro en EU en 1973 rompiĝis la ĝenerala revo pri Nordia unio[mankas fonto], kaj kiam Finnlando en 2001 anstataŭigis siajn markojn per Eŭroj, ankaŭ tiu pri komun-Nordia valuto.

En ĉiuj nordiaj landoj (kaj ankaŭ en kelkaj aliaj lokoj) ekzistas organizoj kiu nomas la Societon Nordion (svede Föreningen Norden kaj simila en la aliaj lingvoj; rekta traduko), kiuj laboras por kreskota kaj profundigota kunlaboro en Nordio. La societoj kunlaboras en la Asocio de la Societoj Nordio (svede Föreningen Nordens Förbund, kaj simila; rekta traduko).

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj samtipaj ideoj:

Eksteraj ligiloj redakti