Nordio

geografia kaj kultura regiono en Norda Eŭropo kaj Norda Atlantiko

NordioNordlandoj (svede, norvege kaj dane Norden, finne Pohjola (POHjola); ”La Nordo” kaj ”Nordo”) estas komuna nomo por la nord-eŭropaj landoj, kiuj estas historie ligitaj pro la Unio de Kalmar kaj nun membras en la Nordia Konsilantaro, do por la sendependaj landoj Norvegio, Svedio, Finnlando, Danio kaj Islando kaj la memregaj regionoj Gronlando (Danio), Feroaj Insuloj (Danio) kaj Alando (Finnlando).

Nordio
Mondregiono
administrative territorial entity of more than one country • kultura regiono [+]

- koordinatoj64° 0′ 0″ N, 10° 0′ 0″ O (mapo)6410Koordinatoj: 64° 0′ 0″ N, 10° 0′ 0″ O (mapo)
Areo3 425 804 km² (342 580 400 ha) [+]

Loĝantaro27 800 000 [+] (2022)
Denseco8,11 loĝ./km² [+] [+]

Nordio (Tero)
Nordio (Tero)

Nordio (Norvegio)
Nordio (Norvegio)
DEC
Nordio
Nordio

Map
Nordio

Vikimedia Komunejo:  Nordic region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo de Nordio.

Difinoj redakti

 
La Unio de Kalmar ĉirkaŭ la jaro 1500.

Jena regionigo estas parte geografia, parte historia, parte politika. Geografie, pro la aparteco kaj distanco al la kultura kaj milita centro de Eŭropo (Grekio, Italio, Francio, Germanio, Rusio, ktp).

Historie, ĉar la skandinavoj kaj la islandanoj kaj la svedlingvaj finnlandanoj kaj la feroanoj ĉiuj idas de la ĝermanaj vikingoj, parolante pranordlandidan kaj tial parte interkompreneblaj, precipe en Skandinavio, kie danoj, norvegoj kaj svedoj plej ofte ne bezonas kroman interlingvon. La alia lingvaro de Nordio estas la finn-ugra, parolata fare de finnoj kaj sameoj en la tuta plejnordejo kontinenta de Nordio (kaj iom en najbara provinco de Rusio). La kulturoj kaj regaj sistemoj de la nordiaj landoj tre similas unu la alian. Ĉiuj landoj de Nordio krom Finnlando, kaj ankaŭ Estonio (kaj aliaj landoj), uzas kronon kiel valuton. Finnlande uzatas Eŭron.

Politike, pere de la Nordia Konsilantaro, kiu seĝas en Islando. Tie kunvenas la nordiaj ĉefpolitikistoj de temp' al tempo, sed nur temas pri ideumejo, ne pri potenca organizo kiel Eŭropa Unio (EU). Danio, Svedio kaj Finnlando ankaŭ membras en EU.

Norvegio kaj Islando membras en NATO kune kun Danio, dum Svedio internacie neŭtralas, kaj Finnlando iom dubemas pro la proksimeco al eksa Soveta Unio. La tri Skandinavaj landoj havas simbolajn gereĝojn, dum la du eksterskandinaviaj estas respublikoj.

Politike, oni ankaŭ kalkulas Nord-Amerikan insulegon Gronlandon al Nordio (pro ties aparteneco al Danio). Geografie kaj historie, oni ofte kunkalkulas la Ŝetlandajn Insulojn kaj Gronlandon kaj Baltion (ĉiuj iam kun vikingidaj loĝantoj) kaj la finn-ugrajn regionojn de Rusio (Karelio kaj certajn partojn de la duoninsulo Kola).

Historio redakti

 
La reĝino Margareta la 1-a de Danio, Norvegio kaj Svedio.

Antaŭ pli ol mil jaroj, la nordianoj multe ĝenis al la mondo, vikingumante tra Eŭropo, ĉeeŭropaj Azio kaj Afriko[mankas fonto], kaj eĉ en Gronlando kaj Nordameriko, kiujn ili kiel la unuaj eŭropanoj malkovris. Hodiaŭ, la kvin landoj estas fame konataj tra la mondo kiel pacamaj demokratioj kopiindaj.

Dum la mezepoko kaj la 16-a ĝis 17-a jarcento, la historion de Nordio markis longedaŭraj militoj kaj malvarmaj kaj realaj inter la partoj okcidenta, kun partoj periode en la regado de Danio kaj periode la regado de Svedio, kaj ankaŭ de Norvegio. La Unio de Kalmar, fondita de Margareta la 1-a, dum iom pli ol unu jarcento en la fino de la nordia mezepoko kunligis la nordiajn landojn. Oni komencis uzi komunan regno-flagon por iom da tempo.

Simboloj redakti

Ĉiuj flagoj de Nordio, krom tiuj de Sameio kaj Gronlando, havas komunan trajton: unukoloran fonon sub Skandinava kruco – krista kruco maldekstren turnita ĝishorizontale.

Kronologio pri la nordiaj landoj redakti

Popoloj Danoj Feroanoj Islandanoj Norvegoj Svedoj Finnoj
Jarcento Norda politika tuteco
21 Danio (EU) Ferooj Islando Norvegio Svedio (EU) Finnlando (EU)
20 Danio Svedio Finnlando
19 Danio Svedio-Norvegio Finnlando
18 Danio-Norvegio Svedio
17
16
15 Unio de Kalmar
14 Danio Norvegio Svedio
13
12 Ferooj Islando Norvegio

Superrigardo redakti

Tiu ĉi estas multe ne-kompleta superrigardo de Nordio.

Kulturo redakti

Verkistoj redakti

Aliaj redakti

Muzikistoj redakti

Bildoj redakti

Arto redakti

Vidu ankaŭ redakti