Nordia Konsilantaro

interparlamenta organizaĵo de la landoj de Nordio
(Alidirektita el Nordlanda Konsilistaro)

La Nordia Konsilantaro (aŭ Nordia Konsilio) estas interparlamenta organizaĵo de la landoj de Nordio. La parlamentoj de la membraj ŝtatoj kaj memregaj regionoj sendas konsilantojn al la Konsilantaro, kiuj tie reprezentas la interesojn de sia nacio; ĉiujare oni nove elektas la konsilantojn. La Konsilantaro estis fondita en 1952 de Danujo, Islando, Norvegujo kaj Svedujo. Ekde tiam okazas ĉiujaraj renkontiĝoj. Finnujo aliĝis al la Konsilantaro en 1955. [2] La laboro estas kunordigata en kvin fakaj komisiitaroj.

Nordia Konsilantaro
emblemo
flago
internacia organizaĵo • politika teritoria divido • supernacia unio • konfederacio
Komenco 16-a de marto 1952 vd
Geografia situo 55° 40′ 40″ N, 12° 34′ 52″ O (mapo)55.677812.581Koordinatoj: 55° 40′ 40″ N, 12° 34′ 52″ O (mapo)
Sidejo Kopenhago
Nordia Konsilantaro (Danio)
Nordia Konsilantaro (Danio)
DEC
Nordia Konsilantaro
Nordia Konsilantaro
Map
Nordia Konsilantaro
Lingvoj

dana lingvo
norvega lingvo
sveda lingvo
finna lingvo
islanda lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Nordlanda Konsilistaro


Oficialaj lingvoj de la Nordlandoj dana, feroa, finna, gronlanda, islanda, norvega, sveda
Laborlingvoj de la Nordlanda Konsilantaro dana, norvega, sveda
Sidejo Kopenhago
Ĝenerala sekretario Kristina Háfoss (2021-)
Prezidanto Jorodd Asphjell (2023)[1]
Vicprezidanto Helge Orten (2023)[1]
Fondo 1952

En 1962 la jura bazo de la Konsilantaro estis difinitaj per Traktato inter Danujo, Finnujo, Islando, Norvegujo kaj Svedujo, ankaŭ nomata Traktato de Helsinko (alia ol Esperanto-rilata Kontrakto de Helsinko).

La taskoj de la Nordia Konsilantaro konsistas el la kunordigo kaj ellaborado de ne-devigaj konsiloj por la interŝtataj rilatoj de la membraj ŝtatoj. La landaj registaroj devas raporti al la Nordia Konsilantaro.

Fontindikoj redakti

  1. 1,0 1,1 informo pri la prezidanteco de 2023 en la konsilia retejo (jen angle)
  2. Osmo Jussila k.a., Politische Geschichte Finnlands seit 1809. Vom Großfürstentum zur Europäischen Union, Berlin Verlag 1999, ISBN 3-87061-833-7, p. 308