Nordokcidenta ŝemida lingvaro

lingva familio

La nordokcidenta ŝemida lingvaro estas subaro de la ŝemida lingvaro, kiu konsistas de la indiĝenaj lingvoj de la Levanto. Ĝi elmerĝiĝis de komuna ŝemida lingvo en la frua bronzepoko. Ĝi unue atestiĝis en propraj nomoj, identitaj kiel amoridaj, en la meza bronzepoko. La plej malnovaj koheraj tekstoj estas en la ugarita, datitaj al la malfrua bronzepoko. Ekde la bronzepoka kolapso atestiĝas la malnova aramea, kaj ekde la ferepoko, la kanaana lingvaro (inklude la fenica kaj hebrea).[1]

La terminon inventis Carl Brockelmann en 1908,[2] kiu separis la klasigon de Fritz Hommel en 1983 de la okcidenta ŝemida lingvaro[2] al nordokcidenta (kanaana kaj aramea) kaj sudokcidenta (araba kaj etiopa).[3] La kanaana subgrupo de Brockelmann inkludis la ugaritan, fenican kaj hebrean. Hodiaŭ iuj fakuloj separus la ugaritan al aparta branĉo de nordokcidentaj ŝemidaj lingvoj, apud la kanaana kaj aramea, kaj la etiopaj lingvoj estas vaste konsiderataj kiel parto de aparta, supra branĉo de la ŝemidaj lingvoj, la sudŝemida lingvaro.

La centra ŝemida lingvaro estas proponita intermeza grupo, kiu konsistus de la nordokcidenta ŝemida lingvaro kune kun la araba kaj ties dialektoj, kaj eventuale ankaŭ la malnovsudaraba. Tio estus aŭ subgrupo de la okcidenta ŝemida lingvaro, aŭ supra divido de ŝemidaj lingvoj apud la orienta ŝemida kaj suda ŝemida lingvaroj.[4] En la klasiga sistemo de SIL Ethnologue, la nordokcidenta grupo ne ekzistas; la kanaana kaj araba estas grupita en "sud-centra" lingvaro, kaj kune kun la aramea, ili formas la centran ŝemidan lingvaron.[5]

Distingaj kvalitoj redakti

Gramatike, la ĉefa malsamaĵo inter la nordokcidenta ŝemida lingvaro kaj la araba estas la foresto de la "frakasa plurnombro" (arabe: جَمع تَكسير, jam‘ taksīr), t.e., neregulaj plurnombraj formoj, kiuj uzas vokalŝanĝojn anstataŭ sufiksojn. Nordokcidentaj ŝemidaj lingvoj kvazaŭ ekskluzive formas pluralajn formojn per sufiksoj, dum la araba uzas vokalŝanĝajn plurnombrajn formojn pli produkte ol en iu ajn alia ŝemida lingvo.

Lingvoj kaj subgrupoj redakti

Referencoj redakti

  1. Rubin, Aaron D. (2008). “The subgrouping of the Semitic languages”, Language and Linguistics Compass 2 (1), p. 61–84. doi:10.1111/j.1749-818x.2007.00044.x. 
  2. 2,0 2,1 The Semitic Languages: An International Handbook, Ĉapitro V, paĝo 425
  3. Kurzgefasste vergleichende Grammatik der semitischen Sprachen, Elemente der Laut- und Formenlehre (1908)
  4. Linguist List Central Semitic composite tree (with Aramaic and Canaanite grouped together in Northwest Semitic, and Arabic and Old South Arabian as sisters) Arkivigite je 2009-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
    Linguist List bibliography of sources for composite tree Arkivigite je 2011-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
    Rubin, Aaron D. 2007. The Subgrouping of the Semitic Languages, Language and Linguistics Compass, vol. 1.
    Huehnergard, John. 2004. "Afro-Asiatic," The Cambridge Encyclopedia of the World's Ancient Languages (Cambridge, pp. 138-159).
    Faber, Alice. 1997. "Genetic Subgrouping of the Semitic Languages," The Semitic Languages (Routledge, pp. 3-15)
    Huehnergard, John. 1991. "Remarks on the Classification of the Northwest Semitic Languages," The Balaam Text from Deir 'Alla Re-evaluated (Brill, pp. 282-293).
    Huehnergard, John. 1992. "Languages of the Ancient Near East," The Anchor Bible Dictionary, Volumo 4, pp. 155-170.
    Voigt, Rainer M. 1987. "The Classification of Central Semitic," Journal of Semitic Studies 32:1-19.
    Goldenberg, Gideon. 1977. "The Semitic Languages of Ethiopia and Their Classification," Bulletin of the School of Oriental and African Studies 40:461-507.
    Ethnologue Central Semitic entry (with Arabic and Canaanite grouped together against Aramaic)
    The Ethnologue classification is based on Hetzron, Robert. 1987. "Semitic Languages," The World's Major Languages (Oxford, pp. 654-663).
  5. Semitic. Ethnologue. SIL International. Alirita 2014-06-02.