Nordokcidentaj Teritorioj

teritorio de Kanado

La Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado (angle Northwest Territories, france les Territoires du Nord-Ouest, inuite: ᓄᓇᑦᓯᐊᖅ/nunatsiaq) estas la plej norda parto de Kanado. Ĉi tiu vasta regiono situas norde de Alberto kaj Saskaĉevano, oriente de Jukonio, kaj okcidente de Nunavuto. Ĝi inkludas kelkajn insulojn en la Arkta Oceano. Laŭ la stato de 2021 en la teritorio vivis 41 070 loĝantoj sur areo de 1 346 106 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km².

Nordokcidentaj Teritorioj
Alternativa nomo Northwest Territories / Territoires du Nord-Ouest
Plena nomo Nordokcidentaj Teritorioj
Flago de Nordokcidentaj TeritoriojBlazono de Nordokcidentaj Teritorioj
Devizo: neniu
Mapo de Kanado kun Nordokcidentaj Teritorioj ruĝa
Oficialaj lingvoj denesulinea, kria, tliĉoa, angla, franca, gviĉina, inuka, slavea
Floro Okpetalulo
Arbo Amerika lariko
Birdo Ĉasfalko
Ĉefurbo Jelonajfo
Plej granda urbo Jelonajfo
Komisiito Angélique Bernard

(ekde 12-a de marto 2018)

Ĉefministro R. J. Simpson

(ekde 8-a de decembro 2023)

Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

1
1
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
3-a rango
1 346 106 km²
1 183 085 km²
163 021 km² ({12,11%)
Loĝantaro
 - Tuto (2021)
 - Loĝdenso
11-a rango
41 070
0 po km² (12-a)
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$4,083 miliardoj (11-a)
$94 953 (1-a)
Aliĝo al Konfederacio 1870 (Kompanio de la Hudsona Golfo cedis la teritorion al Kanado) (5-a)
Tempozono UTC-07:00
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

NT
CA-NT
X0, X1
Retejo www.gov.nt.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

Nordokcidentaj Teritorioj kuniĝis al la Konfederacio la 15-an de julio, 1870. La ĉefurbo estas Jelonajfo (20 340 loĝantoj en 2021), sur la norda bordo de la Granda Slavia Lago.

La nuna ĉefministro de Jukonio ekde la 13-a de januaro 2023 estas Ranj Pillai. La komisiito, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Angélique Bernard.

Inter 1770 kaj 1771, Samuel Hearne esploris pri la Coppermine kaj Slavea Riveroj, kaj pri la Granda Slavea Lago. En 1819, William Parry malkovris multajn insulojn en la Arkta Oceano. Inter 1903 kaj 1906, Roald Amundsen estis la unua homo por finfine malkovri la Nordokcidentan Pasejon, maran vojon norde de la nordamerika kontinento.

Setlejoj redakti

Geografiaj elementoj redakti