Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj

WWF-ekoregiono el Hispanujo kaj Francujo

La nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon escepte de la montaroj. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Francujo kaj Hispanujo. La pinastro superregas en grejsaj substratoj en certaj marbordaj montaroj, kaj miksaj arbaroj de halepa pino kaj kirmesa kverko karakterizas la kalkoŝtonajn deklivojn.

Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj42° 15′ 11″ N, 3° 1′ 44″ O (mapo)42.2531043.028951Koordinatoj: 42° 15′ 11″ N, 3° 1′ 44″ O (mapo) [+]
Areo90 700 km² (9 070 000 ha) [+]

Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj (Tero)
Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj
Vikimedia Komunejo:  Northeastern Spain and Southern France Mediterranean forests [+]
vdr
Situo de la kvin mediteraneaj zonoj de la mondo (verde)

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras 90 700 kvadratajn kilometrojn en la marborda zono de Valencilando, Katalunujo, Balearoj kaj la sudo de Francujo.

La marbordaj malsekejoj kiujn ĝi gastigas estas el la plej gravaj de Eŭropo: Kamargo, Ebra Delto, la Valencilanda Naturparko Albufera.

La someroj estas sekaj kaj varmegaj, kaj la vintroj malseveraj kaj humidaj. La pluvegoj de la aŭtuno estas karakterizaj.

Flaŭro redakti

 
Arbaro en Naturparko Albufera apud Valencio.

Tiuj mediteraneaj arbaroj precipe konsistas el mikse vegetantaj ĉiamverdaj kaj deciduaj foliaj kaj koniferaj specioj. Miksaj ĉiamverdaj (anzino, korkokverko) kaj deciduaj arbaroj (Quercus pubescens en suda Francujo, Q.faginea) en kontinenta Hispanujo) estas vaste disvastigataj en la tuta kontinenta parto de la ekoregiono. Nordafrika decidua kverko (Quercus canariensis) loke vegetas en la marborda montaro de norda Katalunujo. Balearoj nur gastigas anzin-arbarojn, precipe en Majorko. Duonarbaroj kaj makisoj de sovaĝa olivujo kaj de karobujo precipe troviĝas en la suda parto de la ekoregiono (Valencilando kaj Balearoj). Miksaj arbaroj de kverko/pinio ofte troviĝas en siliciaj rokaj deklivoj de la marbordaj montaroj, dum pinio kaj densa makisa vegetaĵaro (fenica junipero, lentisko, kameropso, Myrtus communis) karakterizas la marbordajn sablodunojn. La pinastro superregas sur grejsaj substratoj en certaj marbordaj montaroj kaj miksaj arbaroj de halepa pino kaj kirmesa kverko karakterizas la kalkoŝtonajn kaj marnajn montarajn deklivojn.

Sezone inunditaj riverejoj (konataj en Hispanujo kiel "ramblas"), estas karakterizataj de arbedaj kaj arbaj specioj (Tamarix spp., Salix spp., Nerium oleander, Vitex agnus-castus, Populus alba, P. nigra, Fraxinus angustifolia), ĉiuj bone adaptataj al perioda inundado. La salecaj herbejoj subtenas halofitan vegetaĵaron de Salicornia herbacea kaj Arthrocnemum fruticosum, dum la malpli salecaj, pli bone drenitaj areoj estigas herbejojn de Agropyron spp., Puccinelia spp. kaj Juncus maritimus.

Faŭno redakti

La ekoregiono gastigas la plej gravan populacion de koralmevo (Larus audouinii) en la mondo, kaj la plej gravan kolonion de la mediteranea regiono de roza flamengo (Phoenicopterus roseus).

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj   Bulgario,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj   Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj   Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj   Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj   Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj   Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj   Israelo,   Jordanio,   Libano,   Sirio,   Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj   Hispanio,   Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj   Albanio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Kroatio,   Grekio,   Italio,   Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj   Francio,   Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio   Alĝerio, Kanarioj (  Hispanio),   Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo   Alĝerio,   Egiptio,   Libio,   Maroko,   Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj   Alĝerio,   Libio,   Maroko,   Tunizio,   Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj   Francio,   Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj   Albanio,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj   Israelo,   Libano,   Sirio,   Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj   Francio,   Italio,   Kroatio

Eksteraj ligiloj redakti