Normala Amsterdama Akvonivelo

La Normala Amsterdama Akvonivelo (NAP; nederlande Normaal Amsterdams Peil) estas la referenca alto al kiu altomezuroj en Nederlando estas rilatataj. NAP alto de 0 metroj estas proksimume egala al la averaĝa marnivelo (fakte iom pli alta).

La referenco en la urbdomo de Amsterdam
NAP-nivelo en la urbdomo de Amsterdam
NAP apud Woerden

Nivelmarkoj redakti

La NAP estas videbligita per ĉirkaŭ 35.000 nivelmarkoj kiel boltetoj en konstruaĵoj, pontoj kaj viaduktoj. Unufoje en dek jaroj la "Geometria Servo" (Meetkundige Dienst) denove fiksas la alton de la plej multo de la nivelmarkoj.

Historio redakti

En 1684 oni kreis en Amsterdamo la "Urban Nivelon" (Stads Peijl). Tiu nivelo tiutempe estis la avaraĝa nivelo de la someraj altmaroj de la IJ, akvoamaso ĉe Amsterdamo. Tiutempe oni fiksis tiun nivelon je "9 piedoj kaj 5 coloj"(2,68 metroj) sub la "mardiga alteco". Oni indikis tiun nivelon per indikiloj ĉe kvin kluzoj en la urbo.

En 1860 oni transdonis la Amsterdaman Nivelon al aliaj niveloj uzataj en aliaj partoj de Nederlando. Poste oni eksciis ke la transdonado estis erara. Inter 1885 kaj 1894 oni ĝustigis ("normaligis") la transdonadon kaj ekde tiam la nivelo nomiĝas Normala Amsterdama Nivelo.

En 1879 la nivelo estis transdonata al Germanio. Tie la nivelo nomiĝas Normalnull. Ekde 1973 ankaŭ aliaj eŭropaj landoj uzas la nulnivelon de la NAP.

Vidu ankaŭ redakti