Norman GRANZ (* 6-an de aŭgusto 1918 en Los-Anĝeleso; † 22-an de novembro 2001 en Ĝenevo) estis usona ĵaz-entreprenisto kaj -produktisto.

Norman Granz
Norman Granz, Proks. novembro de 1947. Foto de William P. Gottlieb.
Norman Granz, Proks. novembro de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1918 (1918-08-06)
en Los-Anĝeleso
Morto 22-an de novembro 2001 (2001-11-22) (83-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio
Okupo
Okupo entreprenisto • muzikproduktisto • music promoter • komponistofilmreĝisoro
vdr

Post studo ĉe la Universitato de Kalifornio Granz laboris komence kiel filmredaktisto en la sudioj de Metro-Goldwyn-Mayer kaj observis en 1944 la produktadon de la mallonga filmo Jammin' The Blues. La 2-an de julio 1944 li okazigis en la Philharmonic Auditorium de Los-Anĝeleso unuan koncerton kun ĵazmuzikistoj, kiuj unue prezentis en malgrandaj grupoj kaj je la fino kuniĝis por improvizad-kunsido sur la scenejo. El tio Granz evoluigis tutan serion de koncertoj nome Jazz at the Philharmonic. Post komencaj sukcesoj en Los-Anĝeleso li plivastigis la koncertojn en 1946 al vojaĝoj, kiuj okazis komence en Usono kaj finfine tutmonde ĝis la fino de la 1960-aj jaroj.

En 1944/45 kaj inter 1948 kaj 1951 li laboris kiel sondisko-produktisto por diversaj diskeldonejoj. Graviĝis lia diskoserio The Jazz Scene pro ĝia eksperimentema karaktero samkiel pro la ĝis tiam ne kutimaj sonregistradoj de ĵazkoncertoj. En 1946 li fondis unuan sendependan sondisko-eldonejon (Clef Records) por la klasia ĵazo, poste en 1953 la eldonejon Norgran por moderna ĵazo; tie aperis sonregistraĵoj de Lester Young kaj Dizzy Gillespie. krome li fondis la diskeldonejon Down Home por tradicia ĵazo de Kid Ory kaj Red Allen. Jam ekde 1951 li reaĉetis la rajtojn pri siaj produktaĵoj (ekz. tiuj de Charlie Parker, Clifford Brown aŭ Sarah Vaughan de Mercury Records) kaj kunigis ilin en 1957 en la eldonejo Verve Records, kie li komence produktis gravajn sonregistraĵojn precipe kun Ella Fitzgerald. En 1957 li translokis siajn aktivecojn al Eŭropo, translokiĝis en 1960 al Svisujo kaj vendis sian firmaon en 1961 al MGM. La postenon de Granz alprenis Creed Taylor. Granz nun plene sin dediĉis al la direktado de Ella Fitzgerald, Oscar Peterson kaj parte ankaŭ de Duke Ellington samkiel de Jazz at the Philharmonic.

En 1973 li fondis, post kiam la produktado je Verve finiĝis, la novan diskeldonejon Pablo Records. Aparte per improvizad-kunsidecaj koncertoj de siaj artistoj je la Montreux Jazz Festival resp. per la tie ekestintaj sonregistraĵoj li vojpreparis la renaskiĝon de svingo kaj bibopo.

Granz ripete indikis, ke li havas tri celojn: produkti muzikon sen rasisma diskriminacio, liveri al la aŭskultantaro bonajn produktaĵojn kaj enspezi per tio monon. Kvankam ne muzikisto, li estis unu el la plej gravaj kontribuantoj al moderna ĵazo. Norman Granz estis la granda mentoro de la germana koncertorganizanto Fritz Rau.

La trumpetisto-etikedo disegnita de David Stone Martin sur Clef-ŝelakdisko de Billie Holiday: „Stormy“ / „Tenderly“ (1952)
La trumpetisto-etikedo disegnita de David Stone Martin sur Clef-ŝelakdisko de Billie Holiday: „Stormy“ / „Tenderly“ (1952)

Literaturo redakti

  • Jim Haskins: Ella Fitzgerald - First Lady Of Jazz, München, Heyne, 1994

Eksteraj ligiloj redakti