Norodom Sihamoni, en la kmera skribo , oficialtitole Preah Karuna Preah Bat Samdech Preah Baromneath Norodom Sihamoni, (nask. la 14-an de majo 1953 Pnom-Peno) estas nuntempa kamboĝa reĝo kaj ununura monarko, kiu parolas flue ĉeĥe. Krom la ĉeĥa kaj la kmera li plu parolas france kaj bone ankaŭ angle kaj ruse.

Norodom Sihamoni
Reĝo de Kamboĝo
Regado 14-an de oktobro 2004 - nuntempo
Antaŭulo Norodom Sihanuk
Kronado 29-an de novembro 2004
Persona informo
នរោត្ដម សីហមុនី
Naskiĝo 14-an de majo 1953
en Kamboĝo Pnom-Peno, Kamboĝo
Religio Teravado vd
Lingvoj kmerafrancaanglaĉeĥarusa vd
Loĝloko Prago vd
Ŝtataneco Kamboĝo vd
Alma mater Lycée français René Descartes de Phnom Penh • Praga konservatorio vd
Subskribo Norodom Sihamoni
Familio
Dinastio House of Norodom vd
Patro Norodom Sihanuk
Patrino Norodom Monineath Sihanuk
Gefratoj Norodom Buppha Devi • Norodom Arunrasmy • Norodom Narindrapong • Norodom Ranariddh • Norodom Yuvaneath • Norodom Chakrapong vd
Edz(in)o
Infanoj 0
Profesio
Okupo diplomatopolitikistoreĝoaktorodancisto • koreografo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la jaro 1962 li estis de la patro sendita studi ĝis Prago, kie li trairis bazan lernejon en la strato Ostrovní, kaj plu li studis en konservatorio kaj en Akademio de Muzaj Artoj. En la jaroj 1975 - 1977 li studis kinematografion en la nordkorea Pjongjango, ekde la 1981 li vivis en Parizo, kie li fariĝis profesoro de danco. Ekde aŭgusto de 1993 li laboris kiel grandambasadoro de Kamboĝo ĉe Unesko en Parizo. En la jaro 1994 reĝo Sihanuk donacis al li titolon Granda princo. La 14-an de oktobro 2004 post abdiko de Sihanuk, lia patro, li estis elektita kiel reĝo de Kamboĝo. Kronita li estis la 29-an de novembro 2004 en la Reĝa palaco en Pnom-Peno.