La norvega krono estas la valuto de Norvegio.

Krono
valutoleĝa valutokrono
Ŝtato: Norvegio
Subdivido: 100 oeroj (Øre)
Kodo laŭ ISO 4217: NOK
Mallongigo: kr
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 7,99044 NOK

1 NOK = 0,12515 EUR (24-a junio 2007)

vdr

Dum aprilo 1875 la antaŭaj moneroj talero (specie-taler) kaj ŝilingo (skilling) anstataŭiĝis per krono (krone) kaj oero (øre). La unua serio de la novaj moneroj havis portreton de la tiama norvega reĝo Oskaro la 2-a. Ĝis la jaro 1924 Norvegio estis ŝtatomembro de la skandinavia valuta unio, kaj la norvega krono ankaŭ validis en Svedio kaj Danio, kaj reciproke la dana kaj sveda mono en Norvegio.

1 krono egalvaloras al 100 oeroj.

Monente ekzistas moneroj en valoro de 50 oeroj, 1, 5, 10 kaj 20 kronoj, samkiel monbiletoj en valoro de 50, 100, 200, 500 kaj 1.000 kronoj.

La antaŭaj moneroj de 1, 5, 10 kaj 25 oeroj ne plu cirkulas.

Moneroj redakti

Ĉiuj moneroj bildigas tipe norvegajn simbolojn kaj signojn kiel ekzemple stiligitan vikingan ŝipon, ornamaĵoj de tradiciaj lignaj preĝejoj aŭ la ordenon de sankta Olavo.

La 10- kaj 20-kronaj moneroj havas portreton de la norvega reĝo Haraldo la 5-a. Tamen aparte de la 20-kronaj moneroj ekzistas multaj specialaj eldonoj, kiuj havas aliajn motivojn.

Valoro Diametro Pezo Dikeco
50 oeroj 18,5 mm 3,6 gr 1,70 mm
1 kronoj * 21 mm 4,35 gr 1,70 mm
5 kronoj * 26 mm 7,85 gr 2,00 mm
10 kronoj 24 mm 6,8 gr 2,00 mm
20 kronoj 27,5 mm 9,9 gr 2,20 mm

* La moneroj de 1 kaj 5 kronoj havas mezan truon.

Monbiletoj redakti

Sur la aktualaj monbiletoj bildiĝas norvegaj artistoj kaj sciencistoj.

Valoro Grandeco Koloro Portreto
50 kronoj 128 x 60 mm verda Peter Christen Asbjørnsen
100 kronoj 136 x 65 mm ruĝa Kirsten Flagstad
200 kronoj 144 x 70 mm blua Kristian Birkeland
500 kronoj 152 x 75 mm bruna Sigrid Undset
1000 kronoj 160 x 80 mm viola Edvard Munch

Eksteraj ligiloj redakti