Norvegio en la Vintra Olimpiko 2010

sporta delegacio

La norvega teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 99 sportistojn. Ili partoprenis en 11 fakoj. Flagtenanto de la norvega teamo estis Tommy Jakobsen dum la malferma ceremonio respektive Petter Northug dum la ferma. La sportistoj atingis 9 orajn, 8 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon. Kunordigis la teamon la Norvega Olimpika Komitato, kiu en 2007 estis reorganizita al nova organizaĵo nomata Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato.

Ole Einar Bjørndalen en 2010 kolektis ormedalon kaj arĝentan medalon en biatlono, post kiam li en 2002 jam kvarfoje kolektis oron
Norvegio en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero
Flagtenanto:  Tommy Jakobsen (malfermo)
Petter Northug (fermo)
Sportistoj 99 en 11 fakoj
Medaloj
rango: 4
Oro
9
Arĝento
8
Bronzo
6
Sume
23
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
la norvega teamo eniras dum la malferma ceremonio