Nostra Aetate (esperante "En nia tempo") estas unu la tri deklaracioj de la Dua Vatikana Koncilio, publikigita la 28-an de oktobro 1965, kaj priskribas la sintenon kaj la sentojn kaj la juĝojn de la Katolika Eklezio koncerne la religiojn nekristanajn.

La deklaracio estas, kvankam pensintensa, dokumento ne longa kaj laŭiras kvin punktojn:

1) Enkonduko

2) La rekono pri la religia sento en la vivo de ĉiu homo

3) Estimo konfesata por la gentoj de la Islamo

4) Pri la speciala kialaro interliganta Kristanismon kaj hebreismon

5) Pri la principo de la tutmonda frateco kaj amo

Enkonduko redakti

En la deklaracia enkonduko, la Katolika Eklezio sin demandas pri la rilatoj kun la nekristanaj kredoj: asertas ke la tuta homa genro estas originita de Dio, kies savplano etenduĝas al la tuta homaro dum ĉiuj religioj havas por celo la priserĉon pri respondoj al demandoj de la homaro.

La diversaj religioj redakti

Ĉi tie oni parolas precipe pri Induismo kaj Budhismo kies nukleoj estas vojoj “por superi la maltrankvilaĵojn de la homa koro”. Pli detale, estas ŝatata en budhismo la serĉado pri la plej alta ilunimiĝo transiranta la terajn realaĵojn, kaj en induismo la serĉado pri la Absoluto helpe de asketa vivo, medito, kaj rifuĝo en Dio per amo kaj konfido.

Estas speciale identigate ke “la Katolka Eklezio nenion veran kaj sanktan kuŝantan en tiuj religioj malakceptas”, kvankam rekonfirmante la multajn iliajn diferencojn rilate kion ĝi kredas kaj proponas: oni proklamas tial la plenan respekton al tiuj religioj.

Islama religio redakti

Rimarkiĝas la diversaj kontaktoj inter kristanoj kaj islamanoj. Tiuj ĉi adoras la unikan Dion de Abrahamo. Kvankam ne rekonante Jesuon kiel Dion, lin ili veneras kiel profeton kaj honoras ties patrinon Marian. Krome “ili estimas la moralan vivon, kaj kultas Dion precipe per la preĝado,la almozoj kaj fasto”. Insistas do invito superi la malakordojn kaj malamikecojn de la pasinto, kaj serĉi reciprokan komprenon kaj komunan antaŭenpuŝon de socia justeco, moralaj valoroj, paco kaj libero.

Hebrea religio redakti

Tiu ĉu estas la sekcio ple grava de la dokumento, kaj ĉar la rilatoj inter kristanoj kaj hebreoj estas multe pli liga ol tiuj kun al aliaj religioj, kaj por reĵeti la akuzojn tradicie faritajn el kristana flanko. Kvar estas la punktoj kiujn la dokumento alfrontas:

1) oni memorigas antau ĉio (4, a-d) la specialajn donojn de Dio verŝitajn sur Israelon, kaj ĝiaj nekomunajn rilatojn kun la Eklezio (dia elekto, universala beno promesita al Abrahamo, universala patro ankaŭ de la kristanaro...). Johano Paulo la Dua, dum la vizito al la Sinagogo de Romo, interpretante la koncilion, tiel resumis ĉion tion per la vortoj: “La hebrea religio ne estas al ni fremda, sed certasence ĝi estas intrinseka al nia religio. Ni havas kun ĝi rilatojn kiun ni ne havas kun aliaj religioj... Vi estas niaj plejamataj fratoj kaj, iumaniere, niaj plejaĝaj fratoj”.

2) La dokumento (n. e) krome reinsistas ke, se ja veras ke la hebreoj, plejparte, ne rekonis en Jesuo la Dian Filon, ne akceptis la evangelion kaj persekutis la naskiĝantan Eklezion, tamen ili ĉiam restas la popolo de Dio. ”La hebreoj, pro la dono al la patroj, daŭrigas esti karegaj al Dio, kies donoj kaj la alvoko estas sen pento”. Pro tiu kialo (n. 4.h) la hebreojn oni konsideru laŭ pozitiva estimo: fakte “ili ne prezentiĝu kiel reĵetitaj de Dio, ne kiel malbenitaj, kvazaŭ tio fontus el la Sanktaj Skriboj”.

3) Trialoke (n. 4, g) la dokumento ekskludas la kolektivan respondecon de Israelo pro la mortigo de Jesuo: nome, nekulpigindas je la morto de jesuo ĉiuj hebreoj tiamaj kaj neniu hebreo hodiaŭa”.

4) Fine la dokumento (n. i) abomenas kaj mallaŭdas ĉiujn formojn de antisemitismo kaj antisemitajn persekutojn. (Abomenas ĉar kondamnas, mallaŭdas ĉar tion proklame deklaras).

La koncilia dokumento “Nostra Aetate” prezentas klarigon pri la katolika sinteno rilate hebreismo: antisemitismo ne havas teologian aŭ novtestamentan legitimadon!

Tutmonda frateco redakti

La deklaracio finiĝas invitante ke ĉiuj homoj sin rekonu fratoj, repuŝante “ĉiun ajn diskrminacion inter la homoj aŭ persenkuton originiĝantan pro rasaj kialoj kaj haŭtkoloro”.