Nostradamus

franca astrologo kaj profeto (1503–1566)

Nostradamus (naskiĝis kiel Michel de NOSTREDAMEMiquèl de NOSTRADAMA la 14-an de decembro 1503, mortis la 2-an de julio 1566) estis franca kuracisto, astronomo, astrologo kaj matematikisto, kiu famiĝis pleje per La Profetaĵoj (Les Propheties).

Nostradamus
Persona informo
Nostradamus
Naskonomo Michel de Nostredame
Naskiĝo 14-an de decembro 1503 (1503-12-14)
en Sankta-Remiĝo-de-Provenco
Morto 2-an de julio 1566 (1566-07-02) (62-jaraĝa)
en Salon-de-Provence
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Collégiale Saint-Laurent de Salon-de-Provence vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Universitato de Montpellier • Avignon University vd
Subskribo Nostradamus
Memorigilo Nostradamus
Familio
Patro Jaume de Nostredame vd
Gefratoj Jean de Nostredame vd
Edz(in)o nekonata valoro • Anne Ponsarde vd
Infanoj César de Notre-Dame vd
Profesio
Okupo apotekisto • astrologo • kuracisto-verkisto • matematikisto • kuracistoastronomoverkisto vd
Verkado
Verkoj Prognostication vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum siaj junaj jaroj Nostradamus studis medicinon kaj fariĝis konata pro sia sukcesa kuracado de la pesto.

Iom post iom Nostradamus famiĝis pro siaj antaŭdirantaj verkoj. Ekde 1555 li eldonis almanakon enhavantan prognozojn pri vetero, rikolto, paco kaj milito kaj estontaj kometaperaĵoj por la venonta jaro. La almanako estis tre populara kaj Nostradamus komencis skribi profetaĵojn en la formo de kvarversaj strofoj.

Li verkis entute 942 kvarversajn strofojn, en kiuj li priskribas siajn viziojn ĝis la jaro 3797. La strofoj estas kunigitaj po +- 100 en 10 tiel nomataj Centuries.

Pro malklara lingvo-uzado, anagramoj, la miksita uzado de la franca, greka, latina kaj provenca lingvoj, la (ŝajne?) ĥaosa kaj malkronologia sinsekvo de la strofoj (verŝajne por eviti ke li estus persekutata kiel magiulo de la inkvizicio, se liaj profetaĵoj montriĝus veraj) estas malklare, ĉu la versoj estas antaŭdirantaj, aŭ ĉu oni nur post la okazintaĵo serĉas strofon pri kiu oni povus aserti ke ĝi pli-malpli korespondas.

Unu el la Centuries diras: (france)
Du plus profond de l’Occident de l’Europe,
De pauvres gens un jeune enfant naistra,
Qui par sa langue seduira grande troupe
Son bruit au regne de l’Orient croistra.
(35-a antaŭdiro de la tria libro)

Portreto de Nostradamus

Vidu ankaŭ redakti