Notpresado signifas (analoge al kompostado en presarto) la preparado de notoj en publikebla kaj kopiebla formo. La principoj de notpresado tamen multe distingiĝas disde tiuj de la tekstopresado.

La metian notpresadon far edukitaj notgravuristo resp. notkompostisto ekde fine de la 20-a jarcento pli kaj pli forŝovas la komputila notkompostado, kiun oni uzas kaj por la produktado de presŝablonoj kaj ankaŭ por la disvastigo de muziko per elektronaj amaskomunikiloj.

La komencoj de notpresado redakti

Ĝis en la dua duono de la 15-a jarcento oni povis multobligi kaj disvastigi notojn nurnure manskribe. La plej konataj notoj, verŝajne presitaj per lignoplatoj en blokpresadomaniero (lignogravurado), devenas el la jaro 1473. Oni ankaŭ aplikis kuprogravuradon por la presado de notoj. Ambaŭ teknikoj tamen estis laborelspeza kaj pro tio oni nur malofte multobligis notojn per ĉi tiu tekniko.

Presado per moveblaj prestipoj redakti

 
Etranĉaĵo el presaĵo de kanto de Thomas Ravenscroft kun moveblaj prestipoj el 1609.

Ottaviano dei Petrucci (1466–1539) evoluis teknikon, kiu same kiel la tekstopresado de Johannes Gutenberg funkciis kun moveblaj prestipoj. Per ĉi tiu metodo oni unuafoje povis presi muzikon malmultpreze kaj en pli grandaj eldonkvantoj.

Petrucci presis en pluraj presprocedoj notliniarojn, notosignojn kaj tekston. Estis tre elspeziga, kongruigi precize la presfazojn. Pierre Attaingnant (1494–1551) plifaciligis la procedon, unuigante notliniarojn kaj -signojn en unu prestipo. Tio tamen rezultigis videblajn breĉetojn en la notliniaroj, (komp. bildon), ĉar ĉi tiujn kunmetis vico de unuopaj prestipoj. Tamen ĉi tiu procedo disvastiĝis pro sia ekonomieco. Ĝi estis en uzo ĝis en la 20-a jarcento, precipe por tekstoj kun notekzemloj.

La notacio evoluiĝanta en la baroko tamen ne plu estis adekvate bildigebla per ĉi tiu procedo. Johann Gottlob Immanuel Breitkopf (1719–1794) pro tio dismetis la prestipojn en pli malgrandajn segmentojn, por fari ilin pli flekseble kombineblaj. Sed ankaŭ ĉi tiu procedo estis tre limigita kompare kun la manskriba notacio. La kuprogravurado tamen laŭ fleksemo preskaŭ egalis al manskribado. J. S. Bach mem uzis kuprogravuradon por multobligo de sia muziko.

Notgravurado kun ŝtalstampiloj redakti

Ĉ. 1730 la anglo John Walsh (1665–1736) inventis la notgravuradon per ŝtalstampiloj kaj per tio unuigis la avantaĝojn de fleksema kuprogravurado kun tiu de efika tipopresado. Anstataŭ tipoj li uzis stampilojn, kiujn oni povis permartele bati ĉe ajna loko en presplato el malmola peltro. Oni ankaŭ povis enbati tekston en la platon helpe de stampiloj. Liniojn (notliniaroj, taktostrekoj, koloj kaj traboj) samkiel arkojn oni plue gravuris analoge al kuprogravurado. Peltro estas alojo el plumbo, stano kaj antimono, en uzo jam antaŭe por permana gravurado. Sekvatempe ankaŭ aliaj metaloj estis uzataj.

De la gravurita plato oni povis presi laŭ kavogravurado. Plato tamen estis uzebla nur por limigita nombro da presadoj. Pro eluziĝo la presbildo iom post iom perdis klarecon. La litografio kaj poste fotomekanikaj reproduktadmetodoj ebligis, presi per unu kopio de la gravurita plato altan eldonkvanton.

La profesio de notgravuristo kiel metio estis tradiciita kaj perfektigita de generacio al generacio. La edukado daŭris 6 jarojn. Nian nuntempan imagon pri aspekto de la notaciaj elementoj decide stampis la notgravura metio. La kvalito de presŝablonoj produktitaj far notgravuristoj fakte validas kiel nesuperita. Ĉiuj postaj procedoj do orientiĝis ĉe la notgravurado.

Alternativaj metodoj por produktado de presŝablonoj redakti

La fotomekanika reproduktadotekniko ebligis la uzadon de ajnaj nigraj-blankaj grafikaĵoj kiel presŝablonoj. Pro tio oni serĉis ekonomiajn alternativojn al material- kaj laborelspeza notgravurado. La plej simpla ebleco konsistis en tio, uzis manskribitajn notojn. Lertaj notgrafikistoj, kiuj desegnis notojn per ĉina inko sur diafanan folion papero, povis atingi rezultojn, kiuj nur post intensa trarigardo estas distingebla de gravuritaj notoj.

Apoge sur notgravurado ekzistis la stampmanuskripto kaj la notmetado. La prestipojn, per stampiloj enbatitaj, je tio oni surmetis per stampilo kaj presinko resp. per defrotado de la signoj de folioj, produktitaj tiucele, sur diafanan folion aŭ paperon. La elementojn, ĉe tradicia gravurado sen stampilo gravuritaj, oni desegnis per plumo kaj ĉina inko.

Komputila notkompostado redakti

Kompare kun la tekstkompostado oni nur relative malfrue evoluis programojn por notkompostado. Unuflanke la strukturo de notskribo estas pli kompleksa ol tiu de normala teksto, aliaflanke ne ekzistas devigaj reguloj por ekzakta aranĝo de notsignoj. En metia notkompostado lokigo de la signoj sekvis la spertojn kaj estetikan sentadon. Aŭtomatigo de notkompostado do estas tre malfacile realigebla.

Unuaj aŭtomataj muzikformatigaj programoj pro tio estis uzataj precipe por simplaj situacioj kiel la notado de kantmelodioj. En la komenco oni parte devis skribi elementojn kiel ligarkoj permane[1]. Aktuala, progresinta formatigoprogramo estas LilyPond. Ĝi ne havas grafikan uzantinterfacon. Per enigolingvo oni enigas semantikajn informojn pri tonaltoj kaj -daŭroj, paŭzoj, trabigo ktp., kiujn la programo ŝanĝas en grafikan notbildon. Por la produktado de presŝablonoj por eldoneja notpresado nuraj formatigoprogramojn oni tamen jam ne uzas.

Unu el la plej fruaj ankoraŭ uzataj programoj kun grafika interfaco estas Score, kiu relative forte orientiĝas ĉe notgravurado. La unua muzikverko aperinta kiel komputokompostaĵo laŭ Score-produktanto San Andreas Press estis en 1971 ses bagateloj por piano de la Score-komponisto Leland Smith[2] (komp. eltranĉaĵo Arkivigite je 2013-11-08 per la retarkivo Wayback Machine). La preseldono okazis per kurboskribilo[3]. Analoge al presplatoj la programo konservas muzikon paĝon post paĝon en apartaj dosieroj. Kiel ĉe laboro per ŝtalstampiloj ĝi ebligas libere lokigi la notaciajn elementojn. Formatigaj aŭtomatismoj laŭ uzantokomando tamen eblas. Kvankam la estonteco de la programo estas necerta, ĝin ankoraŭ uzas profesiaj notkompostistoj, kiuj laboras por renomaj eldonejoj.

La nuntempe tutmonde plej disvastiĝintaj notaciprogramoj, kiujn uzas kaj profesiuloj kaj ankaŭ aliaj uzantoj, estas Finale kaj Sibelius. Unuflanke ili estas tiel komfortaj je la manipulado, ke ankaŭ malprofesiuloj povas uzis ilin, kaj aliaflanke ili estas sufiĉe fleksemaj, por produkti per ili notojn por presado.

Eksterkutimajn notaciojn de Nova Muziko oni parte produktas rekte per disvastigitaj grafikprogramoj kiel ekz. CorelDraw, Freehand aŭ ankaŭ Illustrator.

Kritikistoj opinias, ke ankaŭ notoj kompostata per pli bonaj komputkompostaj programoj en multaj kazoj aspektas pli malestetika ol tiuj, kiujn produktis edukitaj notkompostistoj metie. Ĉefa punkto de la kritiko estas, ke la lokigo de la notaciaj elementoj ne plu baziĝas sur la konojn kaj estetikan senton de homa notkompostisto, sed sur antaŭdifinitaj algoritmoj. Ĉi tiuj algoritmoj, ekz. por la reserĉo de la horizontalaj distancoj de la notoj, unuflanke estas malpli fleksemaj ol notkompostisto kaj aliaflanke sin apogas ne sur tradiciitaj procedoj, kiuj jam plejparte eniĝis forgeson, ĉar ili estis transdonitaj nur buŝe dum la edukado de la notkompostistoj. Martin Gieseking skribis pri tio en sia tezo aperinta en 2000: "La ekzercita okulo [ekkonas] senpene, ĉu partituro estis koncipita per komputilo aŭ per presplato. Krom tio al tre multaj malgrandaj eldonejoj mankas detalaj konoj pri la notskribo, sen kiuj komputilo, kiel menciite, liveras nur mezkvalitajn rezultojn. Disde kompleta aŭtomatigo, kiuj konsideras ĉiujn apartajn kazojn, ni estas ankoraŭ tre malproksima." [4] Tamen la kvalito de la rezultoj je ĉiu notkomposta metodo decide dependas de tio, kiel bone notkompostisto scias uzis la eblecojn de la poa tekniko.

Komputila notkompostado havas kompare kun la metiaj procedoj multaj ekonomiajn avantaĝojn. Ĝi estas malpli tempoelspeza, ebligas ampleksajn kaj rapidajn korektadojn kaj enorme plibonigas la arkivadon kaj reuzeblecon de jam kompostitaj notoj. Oni ne bezonas apartan kostointensan labormaterialon. Je konsiderinda laborfaciligo ĝi estas malpli erarema, ekz. ĉe voĉeltiraĵo samkiel ĉe transponado aŭ la aŭtomata taktonumerigo. Per apliko de MIDI notkompostisto povas, kompletige la vidan kontrolon, kontroli partituron pri eraroj krome peraŭde.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Martin Gieseking: Zur Geschichte des Notendrucks – Ein Überblick. In: Bernhard Müßgens, Martin Gieseking, Oliver Kautny (Hrsg.): Musik im Spektrum von Kultur und Gesellschaft. Osnabrück 2001. (ankaŭ konektite legebla.)
  • Herbert Chlapik: Die Praxis des Notengraphikers Doblinger, Wien 1987, ISBN 3-900035-96-2.
  • Ted Ross: The Art of Music Engraving and Processing Hansen Books, Miami 1970.

Referencoj redakti

  1. Herbert Chlapik: Die Praxis des Notengraphikers. Doblinger, Wien 1987, S. 29: „Ĉiuj simboloj, kiuj ne estas entenata en la programo aŭ pro sia pozicio ne tuj estas lokigeblaj , devas esti poste enmetita per manlaboro.“
  2. Produktpaĝo de San Andreas Press Arkivigite je 2015-01-12 per la retarkivo Wayback Machine (publikaĵoj troveblas en la malpura parto de la paĝo)
  3. Priskribo sur Produkthejmpaĝo de Score Arkivigite je 2015-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Martin Gieseking: Code-basierte Generierung interaktiver Notengraphik. Osnabrück 2000. S. 23. ankaŭ konektite legebla Arkivigite je 2007-06-24 per la retarkivo Wayback Machine