Ĉi tiu artikolo temas pri helena dio nomita "Noto" aŭ "Notoso". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Noto (apartigilo).

Noto (helene Νότος, latine Notus), aŭ Notoso[1] estis en la helena mitologio filo de la titano Astraio kaj diino de matena ĉielruĝo Eoso. Li estis dio de la suda vento aŭ ankaŭ la suda vento mem.

Noto
Anemoj
Informoj
Originala nomo Νότος
Eble sama Auster
Sekso vira
Patro Astraio
Patrino Eoso
Gefratoj ZefiroEŭroBoreo
Infanoj Auraj
vdr

Liaj fratoj estis:

  • Eŭro nomata ankaŭ Argesto (laŭ Heziodo) - dio de la orienta aŭ sudorienta vento,
  • Zefiro - dio de la modera okcidenta vento,
  • Boreo - dio de la norda vento

Noto estis vento potenca kaj danĝera, alportis akvajn ciklonojn, endanĝerigadis aparte navigistojn kaj ŝipanojn. La plej furioza li estis, kiam li kunfrapiĝis kun sia frato Boreo, dio de la norda vento. Sub teruraj impetoj de ambaŭ ventoj minacis pereo al ĉio. Helenoj pro tiu vento tre timis.

Referencoj redakti

  1. Notoso en NPIV [1]

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Notos en la ĉeĥa Vikipedio.