Notting Hill

kvartalo de Londono

Notting Hill estas areo en Londono, Anglio en distrikto Kensington kaj Chelsea. La areo estas populara kaj moda, kun ŝikaj vendejoj kaj restaŭrantoj, precipe apud Westbourne Grove. Ekzistas do ankaŭ gravaj, alternativaj lokoj precipe la muzikvendejoj de uzitaj muzikaĵoj (duamanaj).

Notting Hill
kvartalo de Londono
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Granda Londono
Urbodistrikto Kensington kaj Chelsea
Poŝtkodo W11 • W10
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 31′ N, 0° 12′ U (mapo)51.5096-0.20429999999999Koordinatoj: 51° 31′ N, 0° 12′ U (mapo) [+]
Areo 1,59 km² ( 159 ha) [+]
Notting Hill (Granda Londono)
Notting Hill (Granda Londono)
DEC
Notting Hill
Notting Hill
Situo de Notting Hill en Londono
Notting Hill (Britio)
Notting Hill (Britio)
DEC
Notting Hill
Notting Hill
Situo de Notting Hill en Britio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Notting Hill [+]
vdr

Notting Hill troviĝas en nordokcidenta angulo de la Hyde Park kaj situas proksime al West End. Tiu areo kaptis internacian konatecon pro la tre sukcesa samnoma filmo kun ĉefroluloj kiel Julia Roberts kaj Hugh Grant.

En Notting Hill situas la Portobello Road kun antikvaĵ-foiro. Tiu foiro okazas ĉiun sabaton. Notting Hill estas ankaŭ ejo por la ĉiujara Karnavalo de Notting Hill en aŭgusto.

Portobello Road
Norda Kensington
Karnavalo de Notting Hill