Nová Červená Voda

Nová Červená Voda (germane Neu Rothwasser, Neu-RothwasserNeurothwasser, pole Nowa Czerwona Woda) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Stará Červená Voda. Ĝi ligas al Stará Červená Voda al ties suda fino kaj daŭrigas kontraŭ fluo de rojo Červený potok direkte al monteto Sokolí vrch en la plej suda parto de katastro. Vivas ĉi tie 191 loĝantoj (2021).

Nová Červená Voda
germane Neu Rothwasser, pole Nowa Czerwona Woda
vilaĝo
Dia torturo
Oficiala nomo: Nová Červená Voda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Stará Červená Voda
Historia regiono Silezio
Montaro Žulova montetaro
Domoj 103 2010
Situo Nová Červená Voda
 - alteco 332 m s. m.
 - koordinatoj 50° 18′ 46″ N 17° 11′ 22″ O / 50.31278 °N, 17.18944 °O / 50.31278; 17.18944 (mapo)
Katastro 20,66 km² (2 066 ha) Nová Červená Voda
Loĝantaro 191 (2021)
Denseco 9,24 loĝ./km²
Fondo 1560
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 53
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Červená Voda
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Nová Červená Voda estis fondita mallongtempe antaŭ la jaro 1560 pro iniciato de vroclava episkopujo sude de Stará Červená Voda en ĝis nun arbarkovrita pejzaĝo sur supra fluo de Červený potok. Pase de la 15-a jarcento nome vilaĝo Červená Voda, kiel vico da pluaj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo, parte dezertiĝis kaj la episkopoj klopodis loĝigon iom post iom renovigi.

Nová Červená Voda estis nur iom malpli granda ol Stará Červená Voda. En la jaro 1779 ĝi akiris propran lernejon. Post nuligo de patrimonia administrado kaj enkonduko de municipa establo en la jaro 1850 ĝi estis kunigita kun Stará Červená Voda kaj la rezulta municipo portis unue logike nomon Červená Voda (germane Rothwasser), sed fine de la 19- jarcento superis nomo de ties pli granda parto – Stará Červená Voda.

Ĝi poste portis kun Stará Červená Voda ankaŭ pluajn sortojn.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869812
1880893
1890917
1900868
1910906
1921798
JaroLoĝantoj
1930791
1950445
1961422
1970327
1980318
1991267
JaroLoĝantoj
2001243
2011252
2021191

En Nová Červená Voda estas registritaj 103 adresoj, 101 dauraj objektoj kaj 2 refreŝigejaj aŭ dumtempaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 95 domoj, 71 daŭre loĝigitaj.

Fotogalerio redakti