Nová Véska (Staré Město)

Nová Véska (germane Neudörfel) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Staré Město en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 2 kilometroj nordokcidente de la centro de municipo kaj 5 kilometroj nordokcidente de Bruntál. Vivas ĉi tie 107 loĝantoj (2021).

Nová Véska
germane Neudörfel
vilaĝo
Pentaj krucoj en Nová Véska
Oficiala nomo: Nová Véska
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Staré Město
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 27 2010
Situo Nová Véska
 - koordinatoj 50° 00′ 52″ N 17° 24′ 39″ O / 50.01444 °N, 17.41083 °O / 50.01444; 17.41083 (mapo)
Katastro 5,16 km² (516 ha) Malá Véska
Loĝantaro 107 (2021)
Denseco 20,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1405
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 33
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Véska (Staré Město)
Portalo pri Ĉeĥio

Nová Véska situas en katastra teritorio Malá Véska kun areo 5,16 km².

Nomo redakti

Ĉeĥe Nová Véska, antaŭe ankaŭ Nová Ves, en la jaroj 1950 ĝis 1993 estis alinomita je Malá Véska.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1405.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869252
1880279
1890252
1900240
1910200
1921202
JaroLoĝantoj
1930225
195090
196192
197060
198039
199138
JaroLoĝantoj
200160
201166
2021107

En Nová Véska estas registritaj 27 adresoj: ĉiuj daŭraj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 22 domoj, el tio 17 daŭre loĝataj.

Mito pri pentaj krucoj en Nová Véska redakti

Dum pentekosta lundo estis revenantaj du fratoj, filoj de ŝafaristo, el falĉilado de herbo. Nokton antaŭ tio pasigis ambaŭ fratoj en dancamuzo kaj ambaŭ pasie enamiĝis en la saman junulinon. La malpli aĝa proponis, ke tiu pli aĝa povas rezigni pri la amo, ĉar li estos laŭleĝa heredanto kaj li trovos por si pli bonan, ol simplan junulinon. La pli aĝa, incitema frato akre rifuzis tion, inter la fratoj okazis disputo, dum kiu ili uzis akrajn falĉilojn. En tiu ĉi duelo, movigata de ĵaluziemo, estis ambaŭ fratoj vunditaj tiel grave, ke ambaŭ mortis post kelke da horoj. Por daŭra memoro al tiu ĉi malĝoja evento estis el ŝabloŝtono faritaj du pentaj krucoj, kiuj ĉi tie situas ĝis hodiaŭ.