Nová huť (esperante Nova gisejo), antaŭe Nová huť Klementa Gottwalda (esperante Nova gisejo de Klement Gottwald), estas metalurgia kaj maŝinindustria komplekso troviĝanta en suda parto de Ostrava en spaco de Kunčice, Kunčičky kaj Bartovice. Nuntempe plimulto de produktkapacitoj de tiu ĉi komplekso apartenas al kompanio ArcelorMittal Ostrava a.s., inter pluaj entreprenoj agadantaj en la areo apartenas VYSOKÉ PECE Ostrava, a.s., Hayes Lemmerz Autokola, a.s., Hayes Lemmerz Alukola, s.r.o., VÍTKOVICE, a.s., První Signální, a.s.

Nová huť
fabriko vd
Dum 1942 - nekonata/nuntempe
Sidejo Ostrava
Lando Ĉeĥio
vdr
Vido al areo de Nová huť el ŝutmonto Ema

Estiĝo de Nové huti redakti

La estiĝon de tiu ĉi entrepreno inicis Ferfabriko Vítkovice (FV), ĉar ĝia plua evoluo estis limigita rekte en la urbo. Tial en la jaro 1942 FV komencis (tiam en administrado de koncerno Reichswerke Hermann Göring) konstrui la t.n. sudan uzinon ("Südbau") en Kunčice. Sed tiam oni ne kalkulis kun tio, ke en tiu ĉi spaco estiĝos memstara uzino kun plena metalurgia produktado (te. kun altfornoj, ŝtalfabriko kaj pluaj ligantaj uzinoj).

En la jaroj 1947 ĝis 1948 estis akceptite konstrui metalurgian kombinaĵon sur katastro de municipoj Kunčice, Kunčičky kaj Bartovice kaj tuj poste estis komencita ties konstruado. Tiutempe oni ankoraŭ senĉese temis pri parto de FV, la memstariĝo de la uzino okazis nur la 31-an de decembro 1951, kiam estis establita nacia entrepreno Nová huť Klementa Gottwalda kun sidejo en Ostrava-Kunčice.

Konstruado de la metalurgia komplekso redakti

La ĉefaj partoj de la ferfabrikoj estis donitaj en trafikon iom post iom en la jaroj 1951 ĝis 1958. Temis precipe pri kvin koaksigejaj baterioj, du altfornoj inkluzive de muldmaŝino, kvar fornoj de Siemens-Martin, kvin profundaj fornoj, unu blokejo kun la unua kaj la dua vicoj kunigitaj kun levilejo, laminatejo de tuboj, muldejo de griza fero kaj parto de energetiko inkluzive de akva mastrumado.

En la jaroj 1958 ĝis 1961 poste okazis precipe ampleksigado de kapacitoj por la produkto de la bazaj krudmaterialoj (koakso, krudfero, ŝtalo), sed ankaŭ konstruado de uzinoj por prilaborado de tiuj ĉi produktoj. En tiu ĉi periodo tiel estis trafikigita nova laminatejo, linio por produkto de aŭtomobilaj radoj. Estis konstruitaj pluaj kvar koasigejaj baterioj kaj du altfornoj, plu poste kvin 400 tunaj klinfornoj por produkto de ŝtalo, nova blokejo, raŭpa linio P-250 kaj P-800, kontidrata linio, ekipaĵo por produkto de tuboj kun ŝraŭbeca veldero, oksigenigejo kaj aliaj.

En plua periodo jam estis realigitaj neniaj principaj investoj, sed en la jaroj 1967 ĝis 1985 okazis ampleksa modernigo de la martinaj fornoj je fornoj tandemaj. Plua granda investo poste estis en la 80-aj jaroj konstruado de mezfajna laminatejo en la suda parto de uzino, centra oksigenigejo kaj grandkapacita koaksigeja baterio.

Evoluo en la 1990-aj jaroj redakti

La plej grava paŝo en tiu ĉi periodo estis transiro de muldado de ŝtalo en ingotojn al flua muldado de ŝtalo. La unua ekipaĵo por la flua muldado de ŝtalo (ZPO n-ro 1) estis donita en trafikon en decembro de 1993, la dua (ZPO n-ro 2) en decembro de 1997 kaj la lasta (ZPO n-ro 3) en aŭgusto de 1999. Dank' al tiuj ĉi investoj povis esti en la jaro 1999 fermitaj la profundaj fornoj, la blokejoj kaj la levilejoj kaj oni povis flue transiri al la nova teknologio.

Plua signifa investo estis konstruado de nova laminatejo por produktado de larĝa dumvarme prilaborata raŭpo, kiu anstataŭis la produkton de la du malnoviĝintaj raŭpaj linioj. La provtrafiko de la nova laminatejo estis komencita en novembro de 1999. La komplekso de la nova laminatejo kaj ZPO n-ro 2 markata kiel "raŭpa minigisejo" estas provizata per fluida ŝtalo, kiu estas transportata per fervoja transporto el la ekzistanta ŝtalfabriko kun la tandemaj fornoj.

En konekso kun finigo de la produktado de la krudfero en altfornoj FV jam en la jaro 1998 estas bezonoj de vítkovicaj ferfabrikoj kovritaj ankaŭ el altfornoj de Nová huť. La krudfero estas el Nová huť ĝis Vítkovice transportata sur fervojo en fluida stato en specialaj vagonoj, la t.n. veronikoj.

Antaŭ la hodiaŭa nomo ArcelorMittal Ostrava la kompanio en la jaroj 2005 ĝis 2007 nomiĝis Mittal Steel Ostrava kaj en la jaroj 2003 ĝis 2005 ISPAT Nová Huť. Ŝanĝi la nomon el Mittal Steel Ostrava al la nuntempa ArcelorMittal Ostrava decidiĝis akciistoj en amasa kunsido la 27-an de julio 2007, oficiale la ŝanĝo de la nomo okazis en komerca registro la 1-an de aŭgusto 2007.

Interesaĵoj redakti

Dum fosadlaboroj de la fundamentoj de la branda gisejo estis en oktobro de 1954 trovita proksimume 17 tunojn peza migra ŝtonego kun volumeno proksimume 6,5 m3. Temas do pri la plej peza migra ŝtonego en Ĉeĥio. Ekde la jaro 1990 ĝi estas ŝirmata kiel "Naturmemorigaĵo Migra ŝtonego el Kunčice". Ĝi estas lokigita ĉe la suda pordego de Nová huť.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti