Nové Údolí (germane: Neuthal) estas pereinta vilaĝo en la distrikto Prachatice, Bohemio. Ĝi troviĝis 3,5 kilometrojn sude de Stožec en la valo de Malvarma Vultavo ĉe la landlimo ĉeĥa-germana.

Nové Údolí
germane: Neuthal
pereinta vilaĝo
Muzeo de societo Ĉeŝumava suda fervojo en Nové Údolí
Oficiala nomo: Nové Údolí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prachatice
Administra municipo Stožec
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Limpasejo Stožec-Haidmühle fervojo
Najbaras kun Haidmühle Germanio
Situo Nové Údolí
 - alteco 815 m s. m.
 - koordinatoj 48° 49′ 45″ N 13° 47′ 38″ O / 48.82917 °N, 13.79389 °O / 48.82917; 13.79389 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 855 m s. m.
Katastro 52,41 km² (5 241 ha) Stožec
Estiĝo 1795
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nové Údolí
Portalo pri Ĉeĥio

Priskribo redakti

La nivelo supermara estas inter 815 kaj 855 metroj. Komence la vilaĝo nomiĝis Spitzberg. Ĉeĥoj uzis je la komenco de la 20-a jarcento la nomon Nová Ves. Historie temis pri lignodehakista setlejo fondita en 1795. En aŭtuno 1910 konstruitis disde Černý Kříž (kvartalo de Stožec) fervojlinio kiu tra Haidmühle kondukis ĝis Passau. Tiam ekzistis 34 domoj kaj 271 loĝantoj. Krome troviĝis envilaĝe policejo, du gastejoj, forstista domo schwarzenberg-a, lernejo, vendejo, fajrobrigadejo, dancejo kaj - kiel jam menciita - stacidomo.

Post la Dua mondmilito la malrepaciga forpelo de la germanlingvanoj venis novaj loĝantoj. Sed ankaŭ ili devis forlasi en 1948 la vilaĝon ĉar ekzakte tie ĉi estis la hontiga Fera Kurteno. Fakte restis de la iamaj ejoj nur unu garbejo kaj la stacidomo. Jes ja, ankoraŭ estis la fervojaj trakoj disde Černý Kříž sed la personaj trajnoj ne transpasis la haltejon de Stožec; ĝis Nové Údolí venis nur bone gvardataj trajnoj lignotransportaj. Pro tio oni malmuntis ĉe la germana flanko 18 kilometrojn da reloj inter Haidmühle kaj Jandelsbrunn en la 1974-a jaro: tiam malapero de la Fera Kurteno ŝajnis esti utopia. Post la feliĉa fino de la Malvarma milito reestiĝis persona trafiko ĝis Nové Údolí en la 30.6.1990. En 1994 formiĝis la societo amikara Pošumavská jižní dráha kies anoj renovigis simbole la trakojn rekte ĝis la landlimo kaj malfermis en majo 1997 muzeeton. Nuntempe almenaŭ drezine eblis eniri Germanion ĝis Haidmühle sur historia taluso.

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti