Nov-konservatismo

politika movado

Nov-konservatismoNovkonservatismo (mallongita neocon en la angla, novkuloj) estas politika movado kiu aperis en Usono dum la 1960-aj jaroj. La novkuloj influis, notinde la politikon de George W Bush por la invado de Irako en 2003[1]. Gravaj novkuloj en la administracio de George W. Bush inkludis Paul Wolfowitz, Elliott Abrams, Richard Perle kaj Paul Bremer.

Nov-konservatismo
politika ideologio
Ekstera politiko de Usono • konservativismo
vdr
Paul Wolfowitz
Paul bremer
Bill Kristol by Gage Skidmore

Michael Harrington, social-demokrato eltrovis la vorton nov-konservatisto en 1973 en la magazino Dissent[2]. La unua teoriisto novkulo kiu elektis la vorton, konsiderita kiel la fondinto de tiu ideologio, estas Irving Kristol la patro de William Kristol, eks-trockisto, fondito de la pensfabriko Project for the new american Century. Alia ideologo de tiu movado estis Norman Podhoretz, editoro de la magazino Commentary de 1960 ĝis 1965.

En 1982 Norman Podhoretz nomiĝis nov-konservatisto en artikolo de la magazino New York Times Magazine (la eldono de la dimanĉo de la New York Times) titolita The Neoconservative Anguish over Reagan's Foreign Policy.

La novkula influo manifestiĝis kun la doktrino de Reagan kontraŭ komunismo kaj Sovetio. Sed ĝi apogiĝis sur la Bush doktrino.

La plej gravaj gazetoj estas Commentary[3][4], magazino fondita de la American Jewish Committee (Usonjuda Komitato) kaj The Weekly Standard. Ekzistas ankaŭ kelkaj pensfabrikoj, kiel American Enterprise Institute (AEI), la Heritage Foundation, JINSA (Jewish Institute for National Security Affairs) kaj la Project for the New American Century (PNAC).

Aliaj landoj redakti

En aliaj landoj, kelkaj venas de la eŭrokomunismo kaj de Gramsci, kiel Yves Roucaute[5], direktoro pri la instituto Gramsci, kaj ankaŭ, la direktoro pri la Hudson Instituto de Vaŝingtono, kaj tiu de la revuo Azure de Jerusalemo, David Hazoni.

Pri la Novkonservatistoj redakti

Por Norman Podhoretz, la esenco de tia pensado asertis ke Usono ludis la rolon de la potenco de la Bono.

Laŭ Viktor Pori, La novkuloj estas novjakobenoj (…). La novkuloj estas ja malbone nomataj. Envere ili estas male teruraj burĝaj revoluciuloj, samkiel la originaj jakobenoj (…). Resume la novkuloj tute ne estas "konservativuloj"… nek "novaj", nek "malnovaj" (1).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1][rompita ligilo] Kiuj estas la veraj novkuloj ? Sat-esperanto

Referencoj kaj ligiloj redakti

  1. Jeffrey Record. (2010) Wanting War: Why the Bush Administration Invaded Iraq. Potomac Books, Inc., p. 47–50.
  2. Michael Harrington, « The Welfare State and Its Neoconservative Critics », Dissent, vol. 20,‎ fall 1973 Cited in: (en) Maurice Isserman, The Other American: the life of Michael Harrington, New York, PublicAffairs, 2000 (ISBN 978-1-891620-30-0, LCCN 99056654)
  3. Murray Friedman, The neoconservative revolution: Jewish intellectuals and the shaping of public policy (Cambridge University Press, 2005)
  4. Benjamin Balint, Running Commentary: The Contentious Magazine that Transformed the Jewish Left into the Neoconservative Right (PublicAffairs, 2010)
  5. [Yves Roucaute, teoriisto de la nov-konservatismo, filozofo kaj profesoro en la Universitato de Parizo X - Nanterre, prezidento de la Institut Europe libre, membro de la Institut Atlantis aŭ Guy Millière estas voje konsiderataj reprezentantoj de nov-konservatismo en Francio.