Nova Holivudo

Usona kinmovado (1970-aj jaroj)

Nova Holivudo, foje nomata "Nova Usona Ondo", aŭ "La Renesanco de Holivudo", aludas al movado en la usona kinhistorio de meze de la 1960-aj jaroj ĝis la fruaj 1980-aj jaroj, kiam nova generacio de junaj produktoroj ekregis en Usono. Ili influis la specojn de filmoj produktitaj, ilian produktoradon kaj merkatadon, kaj la manieron pri filmado ĉe grandaj studioj. En filmoj de Nova Holivudo, la kinoreĝisoro, anstataŭ la ateliero, akiris ŝlosilan aŭtoritatan rolon. La difino pri Nova Holivudo varias laŭ la aŭtoro, kaj iuj el ili difinas ĝin kiel movadon kaj aliaj kiel periodon. La tempodaŭro de la periodo estas ankaŭ temo de debato, kaj ankaŭ ĝia integreco, ĉar iuj aŭtoroj, kiel ekzemple Thomas Schatz, argumentas ke la Nova Holivudo konsistas el pluraj malsamaj movadoj. La filmoj faritaj en ĉi tiu movado stile karakterizas, ke ilia rakonto ofte forte devias de klasikaj normoj. Post la forpaso de la studio-sistemo kaj la kreskado de televido, la komerca sukceso de filmoj malpliiĝis. La periodo "Nova Holivudo" estis periodo de reviviĝo.

Filmoj el la frua novholivuda epoko estas Bonnie and Clyde, The Graduate, Night of the Living Dead, The Wild Bunch, kaj Easy Rider, dum filmoj inkluzive de Heaven's Gate kaj One from the Heart markas la finon de la epoko.

Gravuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti