La Nova Junularo (ĉine 新青年, france La Jeunesse) estis influa ĉina revuo en la 1910-20aj jaroj pri beletro, kulturo, kaj poste politiko. Ĝi estis la centra revuo por la Movado de nova kulturo.

Kovrilpaĝo

Ĝi estis eldonita ekde la 15-a de septembro 1915 fare de Chen Duxiu en Ŝanhajo sub la nomo Junulara Revuo (ĉine 青年雜誌). Sed poste Chen ŝanĝis ĝian nomon al la nun konata nomo, ĉar alia gazeto kun la sama nomo plendis al ili. Notindaj redaktoroj estis krom Chen Duxiu, Qian Xuantong, Gao Yihan, Hu Shi, Li Dazhao, Shen Yinmo, kaj Lu Xun. En januaro de 1917, ties redaktejo moviĝis al Pekino. La Nova Junularo pledis por scienco kaj demokratio kaj verki per moderna lingvo. Kelkaj kontribuintoj pledis la disvasigo de Esperanto kiel finfina anstataŭo de la ĉina lingvo.[1]

La redaktorojn influis la rusa oktobra revolucio de 1917 kaj la Nova Junularo ekpopularigis ideon de marksismo. Sed inter la kontribuintoj troviĝis progresemaj intelektuloj de multaj tendencoj, interalie socialisma, liberala, kaj anarkisma.

Ekde septembro 1920, la revuo estis organo de ĉiaj komunistoj. Tio mallogis kontribuintojn kaj redaktorojn, speciale Hu Shi. Post de la fondado de la Komunista Partio de Ĉinio en 1921 (Chen Duxiu estis kunfondinto kaj la 1-a prezidanto de la partio), la revuo iĝis la teoria organo de la partio. Aperis 6 eldonoj tiuperiode, ĝis julio 1922.

Ekde la 23-a de junio 1923, la Komunista Partio eldonis propagandan organon sub la sama nomo. La redaktoro estis unue Qu Qiubai kaj poste Peng Shuzhi. La Nova Junularo ĉesiĝis en 1926.

La revuo influis multajn gvidantojn de la KPĈ. Mao Zedong, kiu estis juna studento en 1917, kontribuis unu artikolon pri la graveco de sporto por junuloj.[2]

Referencoj redakti

  1. John DeFrancis. (1950) “4”, Nationalism and Language Reform in China. Princeton University Press.
  2. Chen Duxiu et al. (1917). “Xin Qing Nian” 3 (2).