Nova Suda Gronlando

Antarkta insulo

Nova Suda Gronlando, ankaŭ kromnomita lando de Morrell, estis fantoma lando registrita en marto 1823 de Benjamin Morrell, la usona ŝipestro de la ŝipo Wasp, okaze de fokĉasada kaj esplorada vojaĝo al la Weddell-maro en Antarkto. Naŭ jarojn post la vojaĝo, Morrell verkis vojaĝraporton titolitan A Narrative of Four Voyages, en kiu li proponis precizajn priskribon kaj geografiajn koordinatojn de la marbordo, kiun la ŝipo liadire laŭiris je pli ol 480 kilometroj.

Mapo de la situo de Nova Suda Gronlando laŭ Benjamin Morrell (1823, ruĝa linio), kaj de la landaperaĵo de James Clark Ross en 1841. La interspaca linio montras la regionon de la vojaĝo de kapitano Johnson en 1821.

En la tempo de la vojaĝo de Morrell, la geografio de la ankoraŭ nenomita Weddell-maro kaj de la ĉirkaŭaj landoj restis preskaŭ tute nekonata, tiel ke tia landaperado ŝajnis kredebla. Morrell tamen havis aĉan reputacion de fabelisto, kaj lia vojaĝraporto entenis plurajn evidentajn erarojn, kiuj pludifektis lian bonfamon kaj dubigis liajn asertojn. Ĉar la regiono de la Weddell-maro estis ankoraŭ malmulte konata kaj tre malfacile alirebla pro densa bankizo, oni ne serĉadis la supozitan landon antaŭ la komenco de la 20-a jarcento, kiam la unuaj modernaj antarktaj ekspedicioj klare malkonfirmis la ekziston de Nova Suda Gronlando. En junio 1912, la ŝipo Deutschland de la germana esploristo Wilhelm Filchner estis kaptita de glacio en la Weddell-maro kaj drivis al la loko indikita de Morrell : Filchner serĉis la landon sed trovis neniun konvinkan pruvon. Sondo de la marfundo evidentigis profundecon de pli ol 1 500 metroj, tiel ke la ĉeesto de proksima lando estis despli dubinda. Tri jarojn poste, kiam la ŝipo Endurance de Ernest Shackleton estis kaptita de glacio en la sama areo, la esploristo sammaniere malkonfirmis la ekziston de proksima lando.

Oni sugestis variajn hipotezojn por klarigi la eraron de Morrell, inkluzive de intenca trompo. Morrell tamen priskribis la malkovritan landon koncize kaj senemfaze, videble esperante neniun personan profiton aŭ gloron pro la malkovro. Li en sia raporto atribuis la grandfaron al sia kolega fokĉasista kapitano Robert Johnson, kiu laŭ Morrell trovis kaj nomis la landon du jarojn antaŭe. Morrell eble estis bonintenca kaj erarigita, miskalkulante post naŭ jaroj la situon de la ŝipo aŭ forgesante gravan detalon de la vojaĝo. Eble li ankaŭ konfuzis malproksiman glacimonton kun lando, kio estas komuna eraro inter maristoj. Laŭ alia hipotezo, Morrell estis eble konfuzita de antarkta miraĝo. En 1843, la eminenta brita esploristo James Clark Ross same raportis la verŝajnan ekziston de lando en areo proksima al tiu de Morrell. Tiu landaperaĵo estis ankaŭ poste malkonfirmita.

Vojaĝo de la ŝipo Wasp (1822-1823) redakti

Unua fazo (junio 1822 - marto 1823) redakti

Komence de la 19-a jarcento, la geografio de Antarkto estis preskaŭ tute nekonata, kvankam pluraj ŝipoj jam alproksimiĝis al la antarkta marbordo[1]. En 1822 Benjamin Morrell, kiu estis jam ŝipveturinta al la Sud-Sandviĉinsuloj dum la antaŭa jaro[2], estis nomumita estro de la ŝipo Wasp por dujara vojaĝo al la antarktaj maroj kaj al la suda Pacifika Oceano, cele al fokĉasado, komerco kaj esplorado[3]. Krom la fokĉasada misio, Morrell disponis, laŭ siaj propraj vortoj, "plenan permeson entrepreni novajn malkovrojn"[3]. Li planis uzi tiun permeson por esplori la antarktajn marojn "kaj por certigi la fareblecon (...) de ekskurso ĝis la Suda Poluso"[3]. Ĝi estis la unua el la kvar longaj vojaĝoj, kiujn Morrell entreprenis dum la sekvaj ok jaroj, kvankam Antarkton li ne revizitis post sia unua vojaĝo[4].

 
Buvet-Insulo, fotita en 1898.

La ŝipo Wasp foriris Novjorkon la 22-an de junio 1822, kaj ekiris suden. Ĝi atingis la Falklandojn fine de oktobro : Morrell tiam sensukcese dediĉis 16 tagojn al la serĉado de la neekzistantaj Aŭrorinsuloj[5][6], antaŭ ol ŝipveturi al Sud-Georgio, kie ankris la ŝipo la 20-an de novembro. En sia raporto, Morrell malĝuste registris la precizan lokon de tiu halto, situante ĝin 60 kilometrojn for de la sudgeorgia marbordo[7]. La Wasp sekve iris orienten por ĉasadi fokojn kaj, laŭ Morrell, atingis la malproksiman Buvet-Insulon la 6-an de decembro : tiun izolitan insulon, laŭ la antarkta historiisto W.J. Mills, trovis Morrell "mirinde facile"[7]. La priskribo de tiu insulo fare de Morrell estas laŭ Mill "nefidinda", ĉar ĝi ne mencias la plej okulfrapan proprecon de tiu lando, nome la ĉeesto de ĉiama glacitavolo super la grundo[7][8]. Li tiam provis konduki la ŝipon suden, sed atingis densan bankizon je la koordinatoj 60°S, tiel ke li devis turni nordorienten direkte al Kergelenoj, kie la ŝipo ankris la 31-an de decembro[7][8].

Post pluraj tagoj de esplorado kaj de videble profitdona ĉasado, la Wasp foriris Kergelenojn la 11-an de januaro 1823, ŝipveturante suden kaj orienten ĝis sia plej orienta atingita loko, je koordinatoj 64° 52′ S 118° 27′ O / 64.867 °S, 118.450 °O / -64.867; 118.450 (mapo), kiun ĝi atingis la 1-an de februaro[9][10]. El tiu pozicio, laŭ sia propra raporto, Morrell decidis profiti de la fortaj orientaj ventoj, kaj rapide revenis okcidenten ĝis la grenviĉa meridiano, je 0°. Lia raporto ne enhavas multajn detalojn sed mencias, ke la ŝipo tiel iris tra distanco de pli ol 5 600 kilometroj en nur 23 tagoj[9][11]. La ebleco kaj aŭtenteco de tia rapida, rekta vojaĝo tra glacikovrita maro estis abunde disputitaj, despli ke Morrell plurfoje registris sudajn latitudojn, kiuj fakte situis sude de la ankoraŭ nemalkovrita antarkta kontinento[7][10]. La 28-an de februaro atingis la Wasp la insulon Candlemas en la Sud-Sandviĉinsuloj. Post pluraj tagoj dediĉitaj al la serĉado de karburaĵo por la ŝipa forno, la Wasp ekiris suden la 6-an de marto, direkte al la areo poste nomita Weddell-maro[7][12]. Ĉar li trovis maron mirinde senglacian, Morrell atingis la latitudon 70°14'S antaŭ ol turni norden la 14-an de marto. Tiu returniro, laŭ Morrell, originis pro manko de karburaĵo. Alikaze, li asertis, li estus kapablinta trapasi tiun malfermitan maron ĝis la latitudo 85°, aŭ eble ĝis la Suda Poluso mem[13]. La brita esploristo James Weddell esprimis la saman opinion, kiam li esploris la saman areon unu monaton antaŭ Morrell, tiel ke pluraj historiistoj suspektis, ke Morrell plagiatis la raporton de Morrell[14].

Landapero redakti

 
Kapitano Benjamin Morrell.

Je la dua posttagmeze de la 15-a de marto, kiam la Wasp estis krozanta en la nordorienta parto de la maro poste nomita Weddell-maro, Benjamin Morrell raportis la jenon : "lando estis vidita el la mastpinto, direkte al okcidento, je distanco de tri ligoj" (proksimume 14 km)[15]. Sekvas en la raporto : "je la kvara kaj duono posttagmeze, ni estis proksimaj de la landomaso, kiun kapitano Johnson nomis Nova Suda Gronlando"[15][16]. Robert Johnson, eksa ŝipestro de la Wasp, jam plenumis esplorvojaĝon laŭlonge de la okcidenta marbordo de la antarkta duoninsulo en la jaro 1821, kaj li ja nomis ĝin "Nova Suda Gronlando"[7][17]. Tia indiferenta aludo al Johnson montras, ke Morrell rigardis la aperantan landon kiel la orientan bordon de la duoninsulo, kies amplekso kaj geografiaj proprecoj ne estis konataj tiutempe (la ŝipo fakte situis je 14 gradoj oriente de la duoninsulo)[18]. Morrell cetere skribis, ke la ŝipanaro ĉasadis fokojn laŭlonge de tiu supozita marbordo dum la resto de la tago. La sekvan matenon rekomenciĝis fokĉasado, dum la ŝipo estis malrapide moviĝanta suden. Tiun progreson finfine decidis haltigi Morrell pro "manko de akvo kaj malfruiĝo de la sezono"[15]. La ŝipanaro tamen povis observi neĝkovritajn montojn pli sude[15].

Morrell revenis norden el pozicio, kies koordinatoj li taksis je 67°52'S 48°11'U. Post tri tagoj, la 19-an de marto, la ŝipo preterpasis tion, kio laŭ Morrell estis la norda kabo de la lando, je koordinatoj 62°41'S, 47°21'U. "Tiu lando abundas je oceanaj birdoj de ĉiuj specoj", li skribis[15]. Li ankaŭ entute registris tri mil marelefantojn. Je la deka matene, la Wasp "adiaŭis la senĝojajn bordojn de Nova Suda Gronlando"[15]. Troveblas neniu alia aludo al tiu lando en la longa vojaĝraporto de la esploristo. La Wasp iris direkte al la insularo Fajrolando, el kie ĝi trapasis la magelanan markolon ĝis la Pacifika Oceano, atingante la ĉilian urbon Valparaiso la 26-an de julio 1823[15].

Jam ekde la unuaj ŝipveturadoj al la Suda Oceano en la 16-a jarcento, oni de tempo al tempo raportis en tiu regiono landojn, kies ekzisto estis poste malkonfirmita[19]. La polusa historiisto Robert Headland, de la serĉinstituto Scott Polar Research Institute, proponis plurajn hipotezojn por klarigi tiajn fantomajn landojn, inkluzive de ekscesa konsumado de rumo aŭ de propravolaj trompoj, cele al la devojigo de rivalaj ŝipoj el la plej bonaj regionoj por fiŝkaptado. Aliaj tiaj landoj eble estis nur grandaj glacimontoj, kiuj kunportis rokojn aŭ aliajn glaciajn rubojn (malpura glacio ja povas aspekti kiel lando). Ankaŭ eblas, ke kelkaj el tiuj landoj ja ekzistis, sed estis subakvigitaj post vulkanaj eruptoj. Aliaj aperoj de lando eble vere kongruis kun ekzistantaj landoj, sed estis malĝuste lokalizitaj pro navigaj eraroj, malbona vetero aŭ malkompetenta ŝipanaro[20].

Opinioj kaj teorioj redakti

 
Glacimonto de la Weddell-maro, en la supozita regiono de Nova Suda Gronlando. Fotita de la Imperia Transantarkta Ekspedicio en aŭgusto 1915. Shackleton rimarkis, ke multaj landaperaĵoj ofte estis nur glacimontoj.

Laŭ W.J. Mills, Benjamin Morrell estis rigardita de siaj samtempuloj kiel "la plej granda mensogulo de la Suda Oceano"[7]. Mills krome konsideris, ke la vojaĝo de Morrell okcidenten el lia plej orienta pozicio estis "neebla, (...) nekredeble rapida, krome ne konsiderante ke li situis sude de la marbordo dum la plej granda parto de la vojaĝo"[7]. Serĉante klarigon, kaj ĉar la raporto de Morrell estis verkita naŭ jarojn post la vojaĝo, Mills sugestis ke Morrell eble ne plu disponis la taglibron de la ŝipo, kaj do "sentis sin devigata inventi detalojn, kiuj ŝajnis kredeblaj" por subteni sian raporton[7]. Tio ja klarigus la multajn erarojn rilate al datoj kaj pozicioj[7].

En 1905, antaŭ ol la neekzisto de Nova Suda Gronlando estis firme pruvita, skribis Hugh Robert Mill pri la absurdeco de pluraj el la incidentoj priskribitaj de la raporto de Morrell. Pro la mallertaĵoj de Morrell, kaj pro lia emo akapari la sperton de aliaj esploristoj por liaj propraj raportoj, Mill konkludis ke ĉiuj liaj asertoj estis dubindaj kaj nepre pruvindaj[21]. Li tamen konsentis, ke "homo povas esti senscia, fanfarona kaj obskura kaj povas samtempe plenumi solidan laboron"[22]. La kanada geografisto Paul Simpson-Housley rigardis Morrell iom pli kompate. Kvankam li daŭre dubis pri la asertoj de Morrell, Simpson-Housley sugestis ke la rapideco de la vojaĝo okcidenten estis ja mirinda sed ebla[23]. Li cetere opiniis ke la plej suda pozicio atingita de Morrell, dubigita de Mill[24], estis tute kredebla, ĉar James Weddell jam iris pli suden je kvar gradoj antaŭ nur unu monato[23].

Alia defendanto de la reputacio de Morrell estis la verkisto Rupert Gould, kiu interalie aŭtoris longan eseon pri Nova Suda Gronlando en sia verko Enigmas, eldonita en 1929[25]. La hipotezo, laŭ kiu Nova Suda Gronlando estis simple inventita de Morrell, estas malakceptita de Gould, ĉefe pro tio ke Morrell dediĉis nur tre malgrandan parton de sia 500-paĝa raporto al tiu malkovro. Laŭ Gould : "se Morrell vere deziris ĝui fraŭde akiritan reputacion kiel antarkta esploristo, li certe estus farinta pli bone ol kaŝi la pruvdokumentojn, post kiam li falsis ilin, en senkarakteran angulon de tiel masiva libro"[26]. En la malmultaj paĝoj dediĉitaj al Antarkto, la raporto de Morrell estas konciza kaj tute pragmata. La esploristo eĉ atribuis la trovaĵon al kapitano Johnson, kiu liadire du jarojn antaŭe malkovris la landon[23]

 
La glacibaro de Larsen, ĉe la orienta bordo de la antarkta duoninsulo.

Gould cetere debatis pri la hipotezo, laŭ kiu la lando vidita de Morrell estis fakte la orienta marbordo de la lando de Graham, ankaŭ nomita "bordo de Foyn"[27], kvankam ĝi normale situas je 14 gradoj pli okcidente de la registrita pozicio de Nova Suda Gronlando. Por subteni tiun hipotezon asertas Gould, ke la orienta marbordo de la antarkta duoninsulo ja bone kongruas kun la priskribo de Morrell[28]. Tiu teorio do implicas, ke Morrell miskalkulis la pozicion de la ŝipo, eble ĉar li ne havis sufiĉe bonan kronometron por taŭga ŝipesplorado. En sia raporto skribis Morrell, ke li estis "sena je la variaj ŝipaj kaj matematikaj instrumentoj"[29]. En aliaj partoj de la raporto tamen klare videblas, ke blinda navigado okazis nur tre malofte dum la ekspedicio[30]. Longituda eraro de 14 gradoj estas ĉiukaze kolosa : cetere ŝajnas, ke la aldona distanco de 560 kilometroj estis longa por 10-taga vojaĝo el la Sud-Sandviĉinsuloj, kie la pozicio de la ŝipo estis precize registrita por la lasta fojo[23]. Gould tamen daŭre opiniis, ke la lando vidita de Morrell estis laŭ "kunesto de pruvoj" la bordo de Foyn[31].

 
Ekzemplo de fatamorgana miraĝo ĉe la norvega marbordo.

Laŭ la vidpunkto de la esploristo Wilhelm Filchner, la apero de Nova Suda Gronlando eble originis pro miraĝo. Li pli precize sugestis, ke Morrell kaj la aliaj ŝipanoj vidis "superan miraĝon"[23]. Unu tipo de supera miraĝo, kelkfoje nomita "fatamorgano", ja konsistas en la kurbiĝo de malproksimaj plataj marbordoj horizontale kaj vertikale, tiel ke povas aperi grandaj klifoj aŭ aliaj rimarkindaj geografiaĵoj kiel altaj pintomontoj aŭ valoj[32]. En sia vojaĝraporto titolita South, Ernest Shackleton bone priskribis fatamorganon observitan la 20-an de aŭgusto 1915, ĝuste kiam lia ŝipo Endurance estis alproksimiĝanta al la registrita pozicio de Nova Suda Gronlando : "la malproksima bankizo aliformiĝas en tur-aspektan baron, samkiel klifoj, kiuj speguliĝas sur bluaj lagoj kaj akvaj linioj baze de ili. Grandaj blankaj kaj brilaj urboj, orientaspektaj, regule aperas laŭlonge de tiuj klifpintoj kaj indikas malproksimajn glacimontojn (...). La linioj jen supreniras jen malsupreniras, tremante, disiĝante kaj reaperante en senfine ŝanĝanta sceno"[33].

Serĉado de Nova Suda Gronlando redakti

 
Tiu mapo de la antarkta regiono, plenumita en 1894, evidentigas la malbonan scion de la geografio de Antarkto eĉ 70 jarojn post la ekspedicio de Benjamin Morrell. La malsupra mapo indikas la landaperaĵon de Ross, sed ne Novan Sudan Gronlandon.

Oni por la unua fojo dubigis la ekziston de Nova Suda Gronlando en la jaro 1838, kiam la franca esploristo Jules Dumont d'Urville atingis la pozicion de la "norda kabo" registrita de Benjamin Morrell sed trovis neniun landon[34]. Tiu malkonfirmo aldoniĝis al la ĝenerala reputacio de Morrell, kiu laŭ la brita geografisto Hugh Robert Mill estis fanfaronulo "tiel granda kiel heroo de aŭtobiografia romanco", tiel ke multaj geografistoj poste preferis ignori liajn variajn asertojn[35]. Daŭre restis skeptiko, eĉ post kiam James Clark Ross raportis alian landaperaĵon en 1843, proksime al la antaŭa observado de Morrell. La landaperaĵo estis tamen ja kelkfoje menciita por subteni la aserton de Morrell[34][36]. Oni ne plu denove esploris la Weddell-maron antaŭ la jaro 1903, kiam la ŝipo Scotia de William Speirs Bruce atingis la latitudon 74°1'S okaze de la Skota Nacia Antarkta Ekspedicio. La ŝipo pasis tra areo malproksima de tiu de Morrell kaj Ross[37], sed Bruce emis kredi Morrell kaj li skribis, ke oni ne devus malakcepti lian aserton antaŭ absoluta malkonfirmo[38].

La unua specifa serĉado de Nova Suda Gronlando okazis dum la Dua Germana Antarkta Ekspedicio (1911-13), estrita de Wilhelm Filchner. La ekspedicia ŝipo Deutschland enkaptiĝis en densa bankizo, kiam la ŝipanaro estis instalinta grundbazon en la golfo de Vahsel. La kaptita ŝipo drivis nordokcidenten, kaj atingis meze de junio 1912 pozicion, kiu situis nur 60 kilometrojn for de la lando de Morrell[39]. Filchner foriris de la ŝipo la 23-an de junio kaj, kune kun du aliaj ŝipanoj kaj trisemajnaj provizoj, sledis okcidenten tra la bankizo, serĉante la landon de Morrell. Taglumo daŭris nur du aŭ tri horojn ĉiutage, kaj temperaturo malvarmiĝis al -35 °C, tiel ke la vojaĝo montriĝis precipe malfacila. Malgraŭ tiuj kondiĉoj, la grupo traveturis 50 kilometrojn, haltante plurfoje por observadi la horizonon[39]. Ili trovis neniun indicon de lando. Plumba pezilo estis lanĉita tra la glacio kaj atingis profundecon de 1 600 metroj antaŭ rompo de la ŝnuro, kio konfirmis la neeston de proksima lando. Filchner konkludis, ke Morrell vidis nur miraĝon[39].

La 17-an de aŭgusto 1915, la ŝipo Endurance de Ernest Shackleton estis enkaptita de glacio samkiel la Deutschland tri jarojn antaŭe. Ĝi drivis al pozicio, kiu troviĝis 16 kilometrojn for de la registrita pozicio de Morrell. Alia sondo raportis profundecon de 3 000 metroj, tiel ke Shackleton skribis : "Mi decidis, ke la lando de Morrell estu aldonita al la longa listo de antarktaj insuloj kaj kontinentaj marbordoj, kiuj mem solviĝis kiel glacimontoj"[33]. La 25-an de aŭgusto, plia sondo de 3 500 metroj despli pruvis la neekziston de Nova Suda Gronlando[33].

Kvankam la ekspedicioj kaj observoj de Filchner kaj Shackleton estis akceptitaj kiel definitivaj pruvoj, ke Nova Suda Gronlando estis nur mito[40], restis dubo pri la landaperaĵo raportita de Sir James Ross je koordinatoj 65°S 47°U[41]. La reputacio de Ross estis pli bona, tiel ke lia aserto estis konsiderita pri serioze kaj registrita sur oficialaj mapoj[42]. En 1922 Frank Wild, estro de la ekspedicio Shackleton-Rowett sur la ŝipo Quest (pro la morto de Shackleton komence de la vojaĝo), zorgeme esploris la regionon de la landaperaĵo kaj vidis nenion. Spite de la malfavora densa bankizo, kiu malhelpis al la ŝipo atingi la precizan lokon, Wild plenumis sondon je koordinatoj 64° 11′ S 46° 4′ U / 64.183 °S, 46.067 °U / -64.183; -46.067 (mapo), evidentigante profundecon de 4 300 metroj kaj do pruvante la neeston de proksima lando[43].

Post la vojaĝo redakti

La kvar vojaĝoj de Benjamin Morrell finiĝis la 21-an de aŭgusto 1831, kiam li revenis al Novjorko[44][45]. Li tiam ekverkis sian raporton titolitan Narrative of Four Voyages, kiu estis publikigita en 1832. Morrell sekve provis daŭrigi sian maristan karieron, serĉante postenon en la londona ŝipfirmao de la fratoj Enderby : lia kandidateco estis tamen malakceptita pro lia malbona reputacio[46]. Charles Enderby publike deklaris, ke "li aŭdis tiel multe pri li, ke iun ajn engaĝon kun tiu homo li ne konsideris oportunan"[47]. Morrell ankaŭ provis partopreni en la ekspedicio de Jules Dumont d'Urville al la Weddell-maro en 1837, sed oni denove rifuzis lian proponon[46]. Li onidire mortis en 1839[48]. Omaĝe al li estis nomita la insulo Morrell (ankaŭ nomita insulo Thule), je koordinatoj 59° 27′ S 27° 19′ U / 59.450 °S, 27.317 °U / -59.450; -27.317 (mapo), en la suda parto de la Sud-Sandviĉinsuloj[49]. Robert Johnson, kiu elpensis la nomon de Nova Suda Gronlando, malaperis kune kun sia ŝipo en 1826 dum la esplorado de tiu regiono de Antarkto, kiu estis poste nomita maro de Ross[46][50].

Notoj redakti

  1. Por pliaj detaloj pri la unuaj atingoj de Antarkto, inkluzive de la unua alproksimiĝo fare de Bellingshausen, vidu Headland, Robert K. (1989). "Studies in Polar Research: Chronological List of Antarctic Explorations and Related Historical Events". Cambridge: Cambridge University Press.
  2. Morrell, Benjamin (1832). "A Narrative of Four Voyages...etc". J & J Harper, New York. (pĝj. xx to xxvii)
  3. 3,0 3,1 3,2 Morrell, Benjamin (1832). "A Narrative of Four Voyages...etc". J & J Harper, New York. (pĝ. xxvii)
  4. La sekvaj vojaĝoj, sur sinsekvaj ŝipoj, kondukis Morrell al la Pacifika Oceano, al la suda kaj okcidenta marbordoj de Afriko kaj al la Hinda Oceano. Vidu i al vii en Morrell, Benjamin (1832). "A Narrative of Four Voyages...etc". J & J Harper, New York.
  5. La Aŭrorinsuloj viciĝis inter la multaj fantomaj insuloj raportitaj de variaj ŝipestroj en la subantarktaj maroj. Oni finfine pruvis, ke ili ne ekzistis.
  6. Mills, William James (2003). "Exploring Polar Frontiers". ABC-CLIO, Santa Barbara. . (pĝj. 434–35)
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 Mills, William James (2003). "Exploring Polar Frontiers". ABC-CLIO, Santa Barbara. (pĝj. 434–35)
  8. 8,0 8,1 Morrell, Benjamin (1832). "A Narrative of Four Voyages...etc". J & J Harper, New York. (pĝj. 58–62)
  9. 9,0 9,1 Morrell, Benjamin (1832). "A Narrative of Four Voyages...etc". J & J Harper, New York. (pĝj. 62–65)
  10. 10,0 10,1 H R Mill, pĝj. 107–08
  11. Gould demonstris ke, laŭ la ciferoj de Morrell, tiu rapida vojaĝo inkludis rapidegan kvar-tagan periodon de 1 400 kilometroj. Tian rapidecon dubigas eĉ Gould, kvankam li estas plejparte favora al la asertoj de Morrell.
  12. James Weddell, kiu unue esploris tiun regionon unu monaton antaŭ Morrell, nomis ĝin "Maro de Reĝo Georgo la 5-a". Tiu nomo tamen ne estis interkonsentita. Oni formale renomis la regionon "Weddell-maro" en 1900. Vidu Everett-Heath pĝ. 409.
  13. Morrell, Benjamin (1832). "A Narrative of Four Voyages...etc". J & J Harper, New York. (pĝj. 66–68)
  14. Simpson-Housley, Paul (1992). "Antarctica:Exploration, Perception and Metaphor". Routledge, New York) (pĝ. 57)
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 15,6 Morrell, Benjamin (1832). "A Narrative of Four Voyages...etc". J & J Harper, New York. (pĝj. 69–70)
  16. Simpson-Housley, Paul (1992). "Antarctica:Exploration, Perception and Metaphor". Routledge, New York. (Mapo, pĝ. 52)
  17. La nomo proponita de Johnson neniam estis akceptita. Ĝi estis nomita lando de Graham en 1831. Vidu H.R. Mill, pĝj. 161–62.
  18. H R Mill, pĝ. 109
  19. Vidu la anglalingva listo de tiuj fantomaj landoj en: "Non-existent islands (in Summary of Peri-Antarctic Islands)". Scott Polar Research Institute.
  20. Rubin, Jeff (2008). "Antarctica". Lonely Planet, London. (pĝ. 152 : "Non-existent Antarctic Islands")
  21. H R Mill, pĝ. 111
  22. H R Mill, pĝ. 105
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 Simpson-Housley, Paul (1992). "Antarctica:Exploration, Perception and Metaphor". Routledge, New York. (pĝj. 57–69)
  24. H R Mill, pĝ. 109. Mill estas precipe skeptika pri la tro altaj temperaturoj de aero kaj akvo registritaj de Morrell je la latitudo 70°S.
  25. Vidu la fontojn de la artikolo por plenaj detaloj pri tiu eldono.
  26. Gould, pĝ.268
  27. Gould uzis la esprimon "bordo de Foyn" por priskribi la orientan marbordon de la lando de Graham. Ĝi fakte estas nur malgranda parto de tiu marbordo, proksimume 64-kilometrojn longa. Apartiĝas ĝin de la Weddell-maro la glacibaro de Larsen. Vidu Stonehouse, pĝ. 107
  28. Gould, pĝj. 277–78
  29. Morrell, Benjamin (1832). "A Narrative of Four Voyages...etc". J & J Harper, New York. (pĝ. 67)
  30. Gould, pĝ. 276
  31. Gould, pĝj. 280–81
  32. "Arctic Climatology and Meteorology – Superior Mirage" Arkivigite je 2011-08-05 per la retarkivo Wayback Machine. National Snow and Ice Data Center.
  33. 33,0 33,1 33,2 Shackleton, pĝj. 60–61
  34. 34,0 34,1 Gould, pĝj. 266–67
  35. H R Mill, pĝj. 104–05
  36. "History of SANAE: chronological exploration" Arkivigite je 2008-05-12 per la retarkivo Wayback Machine. South African National Antarctic Programme. 2007.
  37. Speak, pĝ. 92. Bruce atingis sian plej sudan pozicion je longitudo 22°U.
  38. Gould, pĝ. 271
  39. 39,0 39,1 39,2 "Wilhelm Filchner 1877–1957". South-pole.com.
  40. "New Land Found by Shackleton...New South Greenland a Myth". New York Times. 2-a de junio 1916.
  41. Gould, pĝ. 272
  42. Wild, Frank (1923). "Shackleton's last voyage: The Story of the Quest". Cassell & Co, London. pĝ. 91.
  43. Wild, Frank (1923). "Shackleton's last voyage: The Story of the Quest". Cassell & Co, London. pĝ. 144
  44. Morrell, Benjamin (1832). "A Narrative of Four Voyages...etc". J & J Harper, New York. (pĝ. 492)
  45. La ŝipo Wasp estis anstataŭigita post la unua vojaĝo de la Tartar, kiu estis uzita por la dua vojaĝo. Por la tria kaj kvara vojaĝoj estis uzita la Antarctic.
  46. 46,0 46,1 46,2 H R Mill, pĝj. 110–11
  47. Gould, pĝ. 255
  48. "The Phillippe Bauchet Map 1839". Bad Archaeology. 2007.
  49. "South Georgia and the South Sandwich Islands". Geonames. 2008.
  50. "History of the South Island of New Zealand (and adjacent islands) 1642–1835". New Zealand Electronic Text Centre. 2008.

Bibliografio redakti

Ĉefaj fontoj redakti

Pliaj fontoj redakti