Nova Tjurka Alfabeto

Nova Tjurka Alfabeto (tatare яңа əлифба/jaꞑa əlifʙa, baŝkire яңы әлифбә, "nova alfabeto"), mallonge яңалиф/jaꞑalif, ebla esperantigo janalifo, estas projekto de unuigita latinida alfabeto por tjurkaj lingvoj kreita en Sovetunio en la fino de 1920-aj jaroj. En 1928 ĝi estis oficiale enkondukita en tjurklingvaj sovetaj respublikoj kaj aŭtonomaj respublikoj de RSFSR anstataŭ arabidaj alfabetoj kiuj tie tradicie utiliĝis. Tamen en 19381940 janalifo estas urĝe anstataŭigita per alfabetoj surbaze de cirila skribo kaj do estas ne plu uzata.

Historio redakti

Antaŭhistorio de janalifo redakti

La plej frua konata provo skribi tjurkan lingvon per latinida alfabeto estas Codex Cumanicus de la 14-a jarcento, skribita per latinida skribo en kipĉaka lingvo. Tiu ĉi skribo estis kreita fare de misiuloj kaj nur uzata inter katolikoj de Ora Hordo. Kiam Ora Hordo malaperis, la alfabeto ankaŭ formortis, ĉar katolikismo ne enradikiĝis inter tjurkoj.

Dum multaj jarcentoj la tatara lingvo kaj aliaj tjurkaj lingvoj de Kaŭkazo kaj Meza Azio uzis araban alfabeton enportitan fare de islamaj predikistoj. Tamen arabidaj skribsistemoj ne estis tre taŭgaj por tjurkaj lingvoj, ĉar ĝi malĝuste prezentis tjurkan fonetikon, aparte kutiman por ili vokalan harmonion. Nur en 19-a20-a jarcentoj aperis unuaj provoj perfektigi ĝin konsiderante similajn reformojn en la osmana kaj la persa lingvoj. Samtempe, en la mezo de la 19-a jarcento, aperis provoj skribi tjurkajn lingvojn per latinidaj aŭ cirilidaj alfabetoj, aparte en Azerbajĝano.[1] Samtempe rusa misiisto Nikolaj Iljminskij kun grupo de samideanoj kreis cirilidan alfabeton surbaze de la rusa por ĉiuj tjurklingvaj popoloj en areo de Volgo kaj Uralo (tataroj, baŝkiroj ktp). Moderna tatara alfabeto estas bazita je la projekto de Iljminskij kun iomaj ŝanĝoj: Ә anstataŭ Ӓ, Ө anstataŭ Ӧ, Ү anstataŭ Ӱ, Җ anstataŭ Ж kaj Ң anstataŭ Ҥ. Tamen tiatempe la projekto fiaskis, ĉar Iljminskij celis disvastigi kristanismon inter la tataroj kiuj pro tio rezistis enkondukon de la alfabeto. Nur krjaŝenoj, t.e. baptitaj tataroj, adoptis kaj uzis la alfabeton de Iljminskij.

En jaroj 19081909 tatara poeto Sagit Ramijev ekuzis latinidan skribsistemon por siaj verkoj. Li uzis digrafojn por specialaj tjurkaj vokaloj: ea por ä, eu por ü, eo por ö kaj ei por ı (kompare kun moderna turka alfabeto). Lia alfabeto ne enradikiĝis inter tataroj. Alian projekton kreis lingvistoj en Azerbajĝano, sed ankaŭ ĝi tatarojn ne interesigis. Anstataŭe, tataroj preferis reformi klasikan arabidan skribon İske imlâ ("malnova skribo") kaj krei pli adaptitan version de ĝi Yaña imlâ ("nova skribo"), kiu ekzistis en jaroj 19201927.[1]

Projekto de unuigita latinida alfabeto por tatara kaj baŝkira lingvoj estis publikigita en gazeto Эшче/Eşçe ("Laboristo") en 1924. Ĝi utiliĝis digrafojn por unikaj sonoj de baŝkira lingvo. Tiu ĉi projekto ankaŭ ne ricevis subtenon de popolo.[1]

Apero de janalifo redakti

En 1926 okazis granda Tjurkologia kongreso en Bakuo kie partoprenis multaj gravaj personoj de tjurklingva mondo, inter aliaj Mustafa Kemal Atatürk mem. La plej grava el decidoj de tiu ĉi historia kongreso estis decido krei latinidan skribon por ĉiuj tjurkaj lingvoj. Ekde aprilo de la sama jaro socio Jaŋa tatar əlifвasь/Яңа татар әлифбасы ("Nova tatara alfabeto") ekfunkciis en Kazano.[2]

 
Nova Tjurka Alfabeto kun tajpaj kaj kursivaj formoj de literoj kaj arabida analogo, el lernolibro de ĉ. 1930.

Entute janalifo havis 33 literojn, el kiuj 9 estis vokaloj. La 33-a litero ne ekzistas en Unikodo, sed ĝi estas tre simila al cirila mola signo kaj do oni povas skribi ĝin kiel Ьь. Minuskla varianto de B estis skribita kiel ʙ por eviti konfuzon kun Ь. En iuj versioj, ankaŭ minuskla L estis skribita kiel ʟ por ne konfuzi ĝin kun I. En iuj tiparoj majuskla Ə aspektis simile al cirila Э kaj majuskla Y simile al cirila У. Apostrofo signifanta glotan halton (analoge al araba litero hamza) estas iam konsiderata aparta 34-a litero. Digrafo ьj estas ankaŭ iam rigardata kiel aparta litero.[1] Ordo de literoj en la alfabeto estas iom malsama en diversaj fontoj, ekzemple iam Ə venis tuj post A kaj Ь tuj post E.[2]

Janalifo

# Janalifo Yaña imlâ Moderna latinida
tatara alfabeto
Moderna cirilida
tatara alfabeto
1 A a A a А а
2 B ʙ B b Б б
3 C c Ç ç Ч ч
4 Ç ç C c Җ җ
5 D d D d Д д
6 E e E e Е е (э)
7 Ə ə ﺋﻪ Ä ä Ә ә
8 F f F f Ф ф
9 G g G g Г г (гь)
10 Ƣ ƣ Ğ ğ Г г (гъ)
11 H h H h Һ һ
12 I i ئی İ i И и
13 J j Y y Й й
14 K k K k К к (кь)
15 L l (ʟ) L l Л л
16 M m M m М м
17 N n N n Н н
18 Ꞑ ꞑ Ñ ñ Ң ң
19 O o ﯰ, O o О о
20 Ɵ ɵ Ö ö Ɵ ɵ
21 P p P p П п
22 Q q Q q К к (къ)
23 R r R r Р р
24 S s S s С с
25 Ş ş Ş ş Ш ш
26 T t T t Т т
27 U u ﯮ, U u У у
28 V v W w В в (в, у)
29 X x X x Х х
30 У y Ü ü Ү ү
31 Z z Z z З з
32 Ƶ ƶ J j Ж ж
33 Ь ь ﺋ, I ı Ы ы
(34.1) ' ء ' ъ, ь, э
(34.2) ьj ئی, (Í í) ый

Adapto redakti

 
Ĝusta aspekto de la baŝkira latina litero Đ. Tiu simbolo ankoraŭ ne ekzistas en Unikodo

Ekde la 3-a de julio 1927 la partia gvidantaro de Tatara Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko deklaris janalifon la oficiala skribsistemo de tatara lingvo anstataŭ Yaña imlâ. Baldaŭ post adapto de janalifo en ĝi aperis libroj kaj libroj per arabida skribo estis forigitaj el librejoj.

En 1928 okazis ioma reformo de janalifo kaj aldoniĝis literoj por specifaj fonemoj de baŝkira lingvo Đ đ (en moderna cirilida baŝkira alfabeto Ҙ ҙ) kaj Ѣ ѣ (en moderna baŝkira alfabeto Ҫ ҫ). La majuskla formo de Đ aspektis iom malsame ol la simbolo ekzista en Unikodo: la streketo estis ne sur rekta linio, sed sur arĉo de D. La alfabeto estis oficiale akceptita por baŝkira lingvo ekde 1928.[3]

En Kirgizio la procedo de anstataŭigo de arabida skribo per janalifo komenciĝis eĉ pli frue, kaj en la 12-a de decembro 1927 ĝi estis agnoskita oficiala skribsistemo de kirgiza lingvo per registaro de Kirgiza Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko. Unuaj projektoj de janalifida kirgiza alfabeto inkluzivas 24 literojn (a в p t ç o c d r z u s ş q ƣ ь k g h l e m n j) kaj apartan signon ˅ kiu funkciu same kiel mola signo en la rusa.[4] Tamen eventuale pli "normala" janalifo kun 31 literoj estis oficialigita.[5]

 
Gazeto «Sotsijaldь Qazaƣьstan» («Socialista Kazaĥstano») el jaro 1937 skribita per janalifo

En Kazaĥa SSR oni oficialigis janalifon en 1929 kaj ĝi estis oficie uzata ĝis 1939.

En Azerbajĝano pro ĝia proksimeco al Turkio kaj Eŭropo, projektoj de latinigo ekzistis multajn jarojn antaŭ janalifo. Jam en 1922 fama azerbajĝana partia gvidanto kaj revoluciulo Samad aga Agamalioglu deklaris, ke latinigo de skribo estas necesa kondiĉo de revolucio en Kaŭkazio.[6] Sed vera janalifida alfabeto oficialiĝis en Azerbajĝana SSR nur en 1933.

En Uzbeka SSR janalifo oficialiĝis post Respublika ortografia konferenco en Samarkando en jaro 1929. Uzbeka janalifida alfabeto enhavis 34 literojn.[7]

Adapto de janalifidaj alfabetoj por pli malgrandaj kaj lokaj tjurkaj lingvoj de sovetunio procedis jene:

Janalifidaj alfabetoj redakti

Kelkaj alfabetoj por tjurkaj lingvoj de Sovetunio surbaze de janalifo.

Tatara janalifida alfabeto (1927–1938):

A a, B ʙ, C c, Ç ç, D d, E e, Ə ə, F f, G g, Ƣ ƣ, H h, I i, J j, K k, L l, M m, N n, Ꞑ ꞑ, O o, Ɵ ɵ, P p, Q q, R r, S s, Ş ş, T t, U u, V v, X x, Y y, Z z, Ƶ ƶ, Ьь

Baŝkira janalifida alfabeto (1928–1940):

A a, B ʙ, C c, Ç ç,* D d, Đ đ, E e, Ə ə, F f, G g, Ƣ ƣ, H h, I i, J j, K k, L ʟ, M m, N n, Ꞑ ꞑ, O o, Ɵ ɵ, P p, Q q, R r, S s, Ş ş, T t, Ѣ ѣ, U u, V v, X x, Y y, Z z, Ƶ ƶ, Ь ь, ьj*
* forigitaj en 1939.[25]

Turkmena janalifida alfabeto (1929–1939):

A a, Aa aa,* B в, C c, Ç ç, D d, E e, Ə ә, F f, G g, Ƣ ƣ,** H h, I i, Ii ii, J j, K k, L ʟ, M m, N n, Ꞑ ꞑ, O o, Oo oo,* Ɵɵ ɵɵ,* P p, Q q,** R r, S s, Ş ş, T t, U u, Uu uu,* V v, X x,*** Y y, Yy yy,* Z z, Ƶ ƶ, Ь ь, Ьь ьь*
* forigitaj en 1930
** forigitaj en 1934
*** forigita en 1936[26]

Kazaĥa janalifida alfabeto (1929–1940):

A a, B ʙ, C c, Ç ç, D d, E e, Ə ə, F f, G g, Ƣ ƣ, H h, I i, J j, K k, L l, M m, N n, Ꞑ ꞑ, O o, Ɵ ɵ, P p, Q q, R r, S s, T t, U u, Ŭ ŭ, V v, Y y, Z z, Ь ь

Kirgiza janalifida alfabeto (1927—1940):

A a, B в, C c, Ç ç, D d, E e, F f, G g, Ƣ ƣ, H h,* I i, J j, K k, L l, M m, N n, Ꞑ ꞑ, O o, Ɵ ɵ, P p, Q q, R r, S s, Ş ş, T t, U u, V v, X x, Y y, Z z, Ƶ ƶ,** Ь ь
* forigita en 1938
** aldonita en 1938 por rusaj pruntovortoj kun ж[5]

Ciriligo de 1938–1940 redakti

En la 1930-aj jaroj okazis multaj geopolitikaj procesoj, kiuj interalie influis lingvistikon. Unue, malpliboniĝis rilatoj inter Sovetunio kaj Turkio. Latinida skribo de tjurkaj lingvoj iĝis kvazaŭ simbolo de kapitalismo kaj uestema burĝa mondo. Samtempe, en la Sovetunio mem okazis paradigmaj ŝanĝoj. Esperoj por monda revolucio estingiĝis kaj soveta partia gvidantaro pli kaj pli pensis ke faciligo de kontakto inter sovetaj kaj eksterlandaj proletoj estis nenecesaj. Sur tiu fono Stalin proklamis, ke rusoj estas "gvidantoj de socialistaj popoloj" kaj do ĉiuj socialistoj devas lerni rusan lingvon. Pro tio en la fino de 1930-aj jaroj por plimulto de lingvoj de Sovetunio latinidaj skriboj estis anstataŭigitaj per la cirilidaj.

Por tjurkaj lingvoj unuaj eksperimentoj pri ciriligo, samkiel pri enkonduko de janalifo, okazis ĉe la tatara kaj la baŝkira lingvo. Kelkaj projektoj de ciriligo estis proponitaj, sed la projekto de Iljminskij ne estis agnoskita inter ili ĉar ĝi asociiĝis kun religia misio. En 1938 profesoro M. Fazlullin proponis alfabeton por tatara lingvo surbaze la rusa alfabeto sed iuj aldonaj simboloj. Tatarajn fonemojn kiuj ne havis analogon en rusa lingvo ĝi reprezentis per digrafoj kun literoj Ъ kaj Ь.[1]

En 1939 aperis pliaj projektoj de lingvistoj Gorbangalijev kaj Ramazanov. Ili pruntoprenis literojn Ө, Ә, Ү, Һ el janalifo, kaj literoj Җ kaj Ң estas inventitaj analoge al Щ kaj Ц. Digrafoj Гъ kaj Къ uziĝis por Ƣ kaj Q. Ekzemple, la tatara vorto ƣədət ("kutimo") estis skribita kiel гъәдәт, kaj qar ("neĝo") kiel къар. En projekto de Ramazanov janalifa V estis reprezentata kiel В en la komenco de silabo kaj У aŭ Ү en la fino de silabo, ekz. vaqвакъ; tavтау; dəvдәү. Je la 5-a de majo 1939 la projekto estis oficie agnoskita de la Ĉefsoveto de Tatara ASSR, sed mirinde la tatara komunumo ne aprobis ĝis kaj en 1940 ĝi havis pluajn reformojn. En nova versio, konfirmita je la 10-a de januaro 1941, ƣədət skribiĝis kiel гадәт kaj qar kiel «кар». Ĉiuj rusaj pruntovortoj devis esti skribitaj same kiel en la rusa lingvo.

Reformoj de baŝkira skribo iris laŭ iom malsama vojo. Litero Җ ne necesis por ĝi, ĉar responda fonemo ne ekzistis en baŝkira lingvo. Sed por Ƣ kaj Q necesis apartaj literoj, malsimile al la tatara, kie eblis ne distingi inter K kaj Q aŭ Ƣ kaj G. Por tiuj sonoj estis enkondukitaj literoj Ҡ kaj Ғ, laŭorde. Por specialaj baŝkiraj sonoj Đ kaj Ѣ estis enkondukitaj literoj Ҙ kaj Ҫ, laŭorde. Do baŝkire ƣəđət skribatis kiel ғәҙәт, kaj qar kiel ҡар. Ĝenerale la baŝkira skribo estas pli preciza kaj pli taŭgas por transdono de vera parola lingvo. Ekzemple, janalifa vorto səƣət en moderna ortografio estas tatare сәгать kaj baŝkire сәғәт. Ni povas vidi ke la baŝkira skribo konservas vokalan harmonion kaj ne uzas molan nek malmolan signon (krom en rusaj pruntovortoj).

Post ciriligo de la tatara kaj la baŝkira la samaj procesoj okazis en ĉiuj aliaj tjurkaj lingvoj de Sovetunio. Ĝenerale en la periodo inter 1939 kaj 1941 ĉiu tjurka lingvo en la lando ricevis propran cirilidan alfabeton, kaj janalifo estis preskaŭ tute forigita el uzo. La alfabetoj tiel aperintaj havis iujn komunajn trajtojn, ekzemple preskaŭ ĉiuj el ili prenis "janalifidajn" cirilajn literojn Ө, Ә kaj Ү por vokaloj, sed ĝenerale ili estas diversaj kaj ne ĉiam interkompreneblaj. Kiomgrade tio malhelpis interkomunikiĝon kaj solidarecon de tjurklingvaj popoloj de Sovetunio, oni ne povas diri.

Proponoj de restarigo redakti

 
Janalifa litero, simila al cirila Ь aŭ, en iuj tiparoj, al Ƅ, nun ne ekzistas en Unikodo. Iuj specialaj tataraj tiparoj enhavas ĝin en "personuza" sekcio.
 
N kun pendaĵo, aldonita en Unikodo 6.0 (U+A790 majuskla, U+A791 minuskla). Iuj tataraj tiparoj havas ĝin anstataŭ Ñ.

Dum la 1990-aj jaroj en Tatario estis kelkaj provoj restarigi janalifon, eĉ se nur kiel skribo de tatara lingvo. Interalie estis proponoj aldoni literon W por pli preciza transdono de tatara fonemiko. Tiuj provoj ne estis sukcesaj pro malhavo de janalifaj literoj en tipografiaj tiparoj kaj ankaŭ en tiatempaj komputilaj kodumoj. En jaro 2000 Tatario oficialigis latinidan alfabeton por tatara lingvo, kiu estis pli simila al moderna turka alfabeto ol al janalifo. Kaj en 2002 eĉ ĝi estis malpermesita por oficiala uzo fare de la Konstitucia juĝo de Rusia Federacio, kaj nur uziĝas por neoficiaj celoj inter tataraj naciistoj.[1]

Kultura influo redakti

En Tatario ekzistas stratoj kaj vilaĝoj nomataj post janalifo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 М. З. Закиев. Тюрко-татарское письмо. История, состояние, перспективы. Москва, «Инсан», 2005
  2. 2,0 2,1 "Jaꞑalif/Яңалиф". Tatar Encyclopaedia. Kazan: The Republic of Tatarstan Academy of Sciences. Institution of the Tatar Encyclopaedia. 2002. (tatare)
  3. Başqort teleneŋ imləhe. Өfө, 1930
  4. (1982) Б. О. Орузбаев: Киргизская Советская Социалистическая Республика: Энциклопедия. Фрунзе: Киргизская Советская Энциклопедия, p. 348.
  5. 5,0 5,1 С. Кудайбергенов Совершенствование и унификация алфавита киргизского языка // Вопросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР. — М.: Наука, 1972. — С. 93-98.
  6. Баберовски Й.. (2010) Враг есть везде. Сталинизм на Кавказе. М.: Российская политическая энциклопедия (РОССПЭН), Фонд «Президентский центр Б.Н. Ельцина», p. 594. ISBN 978-5-8243-1435-9.
  7. С. И. Ибрагимов Узбекский алфавит и вопросы его совершенствования // Вопросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР. — М.: Наука, 1972. — С. 157-173.
  8. Новый алтайско-тюркский алфавит // Культура и письменность востока. — Баку, 1929. — Вып. 4. — С. 188-190.
  9. J. Şamaş. Qrьmda qaraim вalalarь ycyn ana tilinde alefвet ve oquv kitaвь. — Aqmeçed: Qrьm devlet neşrijatь, 1929.
  10. Д. С. Насыров Об усовершенствовании и унификации алфавита каракалпакского языка // Вопросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР. — М.: «Наука», 1972. — С. 75-87.
  11. А. Х. Соттаев Пути совершенствования и унификации алфавита карачаево-балкарского языка // Вопросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР. — М.: «Наука», 1972. — С. 88-92.
  12. А. Ю. Бозиев Орфография карачаево-балкарского языка // Орфографии тюркских литературных языков СССР. — М.: «Наука», 1973. — С. 131-139.
  13. И. С. Кая. (1928, 1992) Руководство для обучения крымско-татарскому языку по новому алфавиту /репринтное издание/. "Ставри-кая". ISBN 5-7707-2192-8.
  14. З. З. Бамматов К вопросу о письменности кумыков // опросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР. — М.: «Наука», 1972. — С. 108-117.
  15. З. З. Бамматов Орфография кумыкского языка // Орфографии тюркских литературных языков СССР. — М.: «Наука», 1973. — С. 160-169.
  16. С. А. Калмыкова Алфавит ногайского языка // Вопросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР. — М.: Наука, 1972. — С. 118-125.
  17. Д. А. Монгуш Орфография тувинского языка // Орфографии тюркских литературных языков СССР. — М.: «Наука», 1973. — С. 192-194.
  18. История Тувы / С. К. Тока. — М.: Наука, 1964. — Т. II. — С. 175-177. — 456 с. — 8000 экз.
  19. Г. Садвакасов Алфавит литературного языка советских уйгуров // Вопросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР. — М.: Наука, 1972. — С. 174-182.
  20. Д. И. Чанков Создание и усовершенствование хакасского алфавита // Вопросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР. — М.: Наука, 1972. — С. 183-189.
  21. Д. Ф. Патачакова Орфография хакасского языка // Орфографии тюркских литературных языков СССР. — М.: Наука, 1973. — С. 257-270.
  22. Н. П. Дыренкова. Грамматика шорского языка Arkivigite je 2016-06-16 per la retarkivo Wayback Machine. — М.-Л.: Изд-во АН СССР, 1941. — С. 3-6. — 307 с. — 500 экз
  23. Г. И. Донидзе Шорский алфавит // Вопросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР. — М.: «Наука», 1972. — С. 202-207.
  24. С. Донской По этапам якутской письменности // Революция и письменность. — М.: "Власть Советов", 1932. — № 3 (13).
  25. Başqort teleneŋ orfografiahь. Өfө, 1939
  26. Б. Чарыяров (1972). “Из истории туркменского алфавита”, Вопросы совершенствования алфавитов тюркских языков СССР (ru), p. 149–156. 

Vidu ankaŭ redakti