Nova ekonomia mekanismo

La nova ekonomia mekanismo (aŭ sistemo) estis grava ekonomia reformo en Hungario en la malfruaj 1960-aj jaroj.

Historio redakti

Kiam János Kádár en jarfino de 1956 prenis la plenan potencon, li post jaroj deklaris, ke "tiuj, kiuj ne estas kontraŭ ni, ili estas kun ni". Ja Kádár eksciis, ke li povas teni la potencon pli facile, se daŭre kreskas la vivnivelo. Post plena kolĥoziĝo de la lando - kiu okazis en sistemo de Sovetunio - la lando politike firmiĝis. La sekva paŝo de Kádár estis krei pli saĝan sistemon pri kolĥozoj. Oni enkondukis ekzemple pli liberan elekton pri la kultivado, fine eĉ oni permesis tion, ke la kamparanoj laboru en uzinetoj, kie oni prilaboris diversajn industriaĵojn. La uzinetoj funkciis sub gvidado de kolĥozoj, la origina hungara nomo estis "melléküzemág" (apuda uzina branĉo). Tio estis ĝermo de la nova ekonomia sistemo.

 
Jenő Fock en 1972

Post la sukcesoj oni komencis planadi novan sistemon ankaŭ en la industrio. La plej signifaj gvidantoj estis Rezső Nyers kaj Jenő Fock.

Laŭ la nova mekanismo malpliiĝis la centra planado, sekve la entreprenoj rajtis fari ankaŭ aliajn produktojn, kiuj donis profitojn. Se la laŭplana celo pleniĝis, la laboristoj (ankaŭ la estroj) ricevis pli grandan salajron. Se la plano ne realiĝis, salajro de la estroj malpliiĝis, dume la laboristoj ricevis la kutimajn salajrojn. Aperis novaj varoj en la merkato, tial la ŝtato kreis 3 kategoriojn:

  • fiksaj prezoj estis ĉefe la bazaj nutraĵoj
  • limigitaj prezoj estis tiuj varoj, pri kio la ministerio deklaris prezon, tamen en la merkato ili povus esti pli malkaraj
  • liberaj prezoj estis ĉefe la luksaj varoj, la prezo povis esti iom ajn.

Tamen la paŝo estis singarda, ne povis okazi nuligo de neprofitaj entreprenoj, ĉar tiam estus estinta senlaboreco.

Reformo en Ĉeĥoslovakio redakti

 
Praga printempo 1968

Fiaskon de la nova ekonomia mekanismo kaŭzis mem Ĉeĥoslovakio. En 1968 ankaŭ tie oni komencis krei similan mekanismon, sed printempe Alexander Dubček estis nomumita partiestro. Lia stabo paŝo post paŝo forlasis la ekonomian mekanismon kaj ŝanĝis ĝin al politika ŝanĝo (Praga printempo 1968, Socialismo kun homa vizaĝo). Ili volis krei homvizaĝan socialismon. Fine Leonid Breĵnev okupis la landon kaj faris finon de la homvizaĝa socialismo. Dum la okupado Kádár estis signifa apoganto de Breĵnev.

Estas demando, Breĵnev kial ne atakis ankaŭ Hungarion por fini la reformon?

  • Tiutempe en Sovetunio la hungaraj kaj ĉeĥaj ĵurnaloj estis vaste disvastigitaj. La hungaraj tekstoj estis nekompreneblaj por rusoj (ja neslava lingvo), sed ĉiuj rusoj konis ankaŭ la latinan alfabeton, tial ili komprenis la ĉeĥajn tekstojn.
  • Sovetunio ne interesiĝis pri tio, ke en Hungario iomete laboras alimaniere, sed tre interesis tio, ke en Ĉeĥoslovakio komenciĝis kontraŭsoveta politikado (vaste konata Praga printempo).

Kádár konjektis, ke la sekva paŝo estus Hungario, tial li tre singarde retiris la reformojn.

Fontoj redakti