La titolo de nova martiro (aŭ neologisme, evitinde "neomartiro", el la greka prefikso νεο-, neo-, por "nova", kaj la vorto μάρτυς, marti:s, "atestanto") de la Ortodoksa eklezio estis komence donita al martiroj, kiuj mortis sub herezaj regantoj, do sub regado de kristanoj el aliaj konfesioj (la tutoriginaj martiroj, iusence la "malnovaj martiroj", estis mortigitaj fare de paganoj, do sub regado de nekristanoj). Poste la eklezio aldonis al la signifo tiujn kristanojn martirigitaj sub Islamo kaj diversaj modernaj reĝimoj, speciale komunismaj, kiuj adoptis la doktrinon de ŝtata ateismo. Oficiale, la erao de la novaj martiroj komenciĝs per la falo de Konstantinopolo en 1453.

Iuj novaj martiroj estas anonimaj aŭ konataj per ne-kristanaj nomoj, ĉar ili mortis pro kristanismaj konvinkoj sed sen esti oficiale baptitaj. Laŭ la ortodoksa kredo, ili baptiĝis en sia propra sango kiam ili ekzekutiĝis.