Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj redakti

Nove Selo, ukraine Нове Село, ruse Новoе Село (novoje selo), hungare Tiszaújhely, slovake Ujhel estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv.

Situo redakti

Nove Selo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Ĥust. Vinohradiv troviĝas 11 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1360 en formo Huihel. En 1910 loĝis en Tiszaújhely 737 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Tiszaújhely apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Nagyszőlős, poste al Ĉeĥoslovakio. Tiszaújhely rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Novoje Selo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Nove Selo 1865 da homoj, (1252 hungaroj). Vilaĝservoj estas dulingva lernejo, vendejo, kafejeto.

Vidindaĵo redakti