Novgorodskij (distrikto)

La distrikto de NovgorodoNovgoroda distriktoNovgorodskij distrikto (ruse Новгородский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto situas en la urbo Velikij Novgorod, sed la urbo mem ne apartenas al la distrikto.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 63 225 homoj.[2]

distrikto de Novgorodo
ruse: Новгородский район
distrikto de la Novgoroda provinco
La vilaĝo Vasiljevskoje, la Novgoroda distrikto
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro Velikij Novgorod
Areo 4 593 km² (459 300 ha)
Loĝantaro 63 225 (2020)
Denseco 13,77 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 8162xx-xx-xx
OKATO 49 225 000 000
La distrikto de Novgorodo sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Novgorodo sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Novgorodo sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Novgorodsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

Geografio redakti

La distrikto de Novgorodo situas en norda parto de la Novgoroda provinco, norde de la lago Ilmenj. La areo de la distrikto estas 63 225 km².[3]

Arbaroj kovras 57 procentojn de la distrikta areo. La plej granda rivero de la distrikto estas Volĥovo, aliaj grandaj riveroj estas Viŝera, Msta, Kerestj.

Norde la distrikto de Novgorodo najbaras kun la distrikto de Ĉudovo, nord-oriente – kun la distrikto de Malaja Viŝera, oriente – kun la distrikto de Krestci, sud-okcidente – kun la distrikto de Ŝimsk, okcidente – kun la distrikto de Bateckij, norde – kun la Leningrada provinco. Sude de la distrikto situas la lago Ilmenj.[1]

Simboloj redakti

La blazono de la distrikto de Novgorodo estis oficiale aprobita la 28-an de majo 1998 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 314. La blazono estas blua ŝildo kun arĝenta malsupro. En la malsupro estas du fiŝoj, rigardantaj unu la alian. Supre estas antikva barko, naviganta al la spektanto, kun tridenta lanco kiel supraĵo de masto, sur la velo estas la suno. Barkon subtenas du oraj ursoj.[4]

La flago de la distrikto de Novgorodo estis oficiale aprobita en la sama tago kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 315. La flago havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto. Ĝi estas blua kaj malsupre havas blankan bendon kun la alto je 1/5 de tiu de la tuta flago. Sur la flago troviĝas la sama barko kiel sur la blazono.[5]

Vidindaĵoj redakti

 
preĝejo sur Neredica (1198)

Dum longa tempo, ekde 9-a ĝis 15-a jarcentoj, Novgorodo estis la granda politika kaj kultura centro, la ĉefurbo de la Novgoroda Respubliko, kaj la rivero Volĥovo estis parto de la gravaj mezepokaj komercaj vojoj. En la teritorio de la distrikto apud Novgorodo kaj Volhovo troviĝas multaj historiaj, arkitekturaj kaj arkeologiaj objektoj. Inter ili estas tiuj, kiujn Unesko en 1992 aldonis al la listo de Monda heredaĵo sub kolektiva nomo Historiaj monumentoj de Novgorod kaj de ties ĉirkaŭaĵo. Ekzemple, en la distrikto troviĝas la preĝejo sur Neredica (1198), la preĝejo de sankta Nikolao sur Lipno (1292), ambaŭ en la listo de Unesko. Krom ili ekzistas aliaj mezepokaj kaj pli malfruaj preĝejoj kaj monaĥejoj, multaj el ili estis difektitaj dum la Dua Mondmilito, kelkaj poste restaŭritaj. Multaj arkitekturaj monumentoj tute pereis.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 О районе (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Novgorodskij. Alirita 2021-03-03.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  4. Герб Новгородского района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-03.
  5. Флаг Новгородского района (ruse). www.geraldika.ru. Alirita 2021-03-03.