Novjorka Hospitalo

La Novjorka Hospitalo, aŭ en angla New York Hospital, Old New York HospitalCity Hospital, estis fondita en 1771 per dekreto el la reĝo Georgo la 3-a, kaj estas la dua plej antikva hospitalo en Novjorko, kaj la tria plej antikva hospitalo en Usono. Ĝi estis origine situanta en Broadway inter Anthony Street (nune Duane Street) kaj Catherine Street (nune Worth Street).[1]

Novjorka Hospitalo
malsanulejo • esplorcentro [+]

Koordinatoj40° 45′ 53″ N, 73° 57′ 14″ U (mapo)40.76469-73.95396Koordinatoj: 40° 45′ 53″ N, 73° 57′ 14″ U (mapo)

Estiĝo1771
Poŝtkodo10065 [+]

Novjorka Hospitalo (Novjorko)
Novjorka Hospitalo (Novjorko)
DEC
Novjorka Hospitalo
Novjorka Hospitalo

Map
Novjorka Hospitalo

Vikimedia Komunejo:  New York Hospital [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fasado al la West 15th Strato de la dua konstruaĵo de la hospitalo.
Novjorka Hospitalo.

En 1821, tiu hospitalo malfermiĝis kiel Bloomingdale Frenezulejo en Broadway kaj ĉe West 116th Street en la kvartalo Morningside Heights de Manhatano. Pro urbobienaj premoj, ĝi translokiĝius al White Plains en 1891,[2] kie ĝi eventuale iĝis Psikiatrejo Payne Whitney, nune konata kiel "New York-Presbyterian/Westchester". Morningside Heights iĝis parto de Universitato Kolumbio.[2]

La Novjorka Hospitalo superkreskis sian originan konstruaĵon ĉirkaŭ la 1870-aj jaroj, kaj tiam translokiĝis al nova konstruaĵo inter Kvina kaj Sesa Avenuoj kaj 15a kaj 16a Stratoj, kiuj malfermiĝis en 1877. La origina servo pluesti retenita kiel kuracejo House of Relief, kiu siavice translokiĝis al Hudsona Strato de Manhatano en 1884.[1]

En 1912, la Novjorka Hospitalo iĝis asocia al la Medicina Altlernejo de Universitato Cornell kaj translokiĝis en 1932 al komuna ejo, nome la Novjorka Hospitalo-Medicina Altlernejo Cornell, nuna Weill Cornell Medical Center, ĉe York Avenue inter 67a kaj 68a Stratoj. En 1998 ĝi kuniĝis al la Presbiteriana Hospitalo por iĝi Novjorka-Presbiteriana Hospitalo, kiu havas ses kampusojn.[1]


Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Lerner, Adele A. "New York Hospital" en Jackson, Kenneth T. (eld.), (2010) The Encyclopedia of New York City (2a eldono). New Haven: Yale University Press. ISBN 978-0-300-11465-2, p. 920
  2. 2,0 2,1 Grob, Gerald N. "Bloomingdale Insane Asylum" en Jackson, Kenneth T. (eld.), (2010) The Encyclopedia of New York City (2a eldono). New Haven: Yale University Press. ISBN 978-0-300-11465-2, p. 135