Novjorka Skolo

grupo de Usonaj poetoj, pentristoj, dancistoj, kaj muzikistoj en Nov-Jorko dum la 1950aj kaj 1960aj jaroj

La Novjorka Skolo estis neformala grupo de usonaj poetoj, pentristoj, dancistoj kaj muzikistoj aktivaj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj en Novjorko. Ili ofte trovis inspiron en superrealismo kaj aktualaj avangardaj art-movadoj, precipe aga pentrarto, abstrakta ekspresionismo, ĵazo, improviza teatro, eksperimenta muziko kaj la interagado de amikoj en la avangarda cirklo de la Novjorka arta mondo.

Pri la poetoj kritikistoj argumentis, ke iliaj verkoj estis reagoj kontraŭ la konfesa movado en la tiama poezio. Iliaj temoj estis ofte frivolaj, ŝokaj aŭ observemaj dum ilia stilo estis ofte priskribata kiel kosmopolita kaj mond-konanta. La poetoj ofte skribis en tuja, spontanea maniero kiu memorigas onin pri la torento de konscio, ofte uzanta helajn, vivplenajn imagojn.

Vidu ankaŭ redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo New York School (art) en la angla Vikipedio.