Novluno (latine Interlunium) nomiĝas la luna fazo, dum kiu la tuta luno estas tute ne prilumata de la suno kaj apenaŭ estas videbla, ĉar tute en la ombro de la tero (laŭ PIV).

La lunaj fazoj varias cikle dum unu monato, ĉar la luno orbitas ĉirkaŭ la tero kaj je diversaj gradoj troviĝas en la ombro de la tero. Dum la novluno la luno do troviĝas pli-malpli inter la tero kaj la suno: laŭ la difino ne eblas vidi novlunon dum nokto, ĉar kaj luno kaj suno troviĝas je la flanko de la tero mala al la propra starpunkto. Ekde la momento de novluno la luno denove fariĝas pli kaj pli videbla, kaj aspektas, kvazaŭ ĝi "novigis" sin - tial la vorto.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti