Novoozerno (Eŭpatoria municipo)

loĝloko en Krimeo

Novoozerno (ruse Новоозёрное, ukraine Новоозерне, krime-tatare Novoozörnoye) estas urbotipa loĝloko de la Eŭpatoria municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La loĝloko situas en la nord-okcidenta parto de la Krimea duoninsulo ĉe la suda bordo de la lago Donuzlavo, 28 kilometrojn for de Eŭpatorio kaj iom pli ol 10 kilometrojn for de la Nigra maro.

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Novoozerno
ruse Новоозёрное
ukraine Новоозерне
krime-tatare Novoozörnoye
Apartenas al: Eŭpatoria municipo, Novoozerna komunumo
Koordinatoj: 45° 23′ N, 33° 7′ O (mapo)45.38583333333333.12Koordinatoj: 45° 23′ N, 33° 7′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~30 m
Loĝantaro: 7 000 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: ?
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Novoozerno (Krimeo)
Novoozerno (Krimeo)
DMS
Novoozerno
Novoozerno
Novoozerno
Situo de Novoozerno sur la mapo de Krimeo
vdr

La loĝloko aperis kaj evoluis ĉefe pro la proksime situanta milita ŝip-haveno. Ekde la jaro 1996 ĉi tie rezidas la stabo de la suda subdivido de la Ukrainia mararmeo. En la jaro 1997 apud la loĝloko okazis la unuaj en la historio de Ukrainio internaciaj milit-trejniĝoj (kun la partopreno de Bulgario, Kartvelio, Rumanio, Turkio kaj Usono).

Krom la militaj meritoj la loĝloko famas ankaŭ pro sia kuraca klimato (la ŝlimo de la lago Donuzlavo havas la kuracajn ecojn). Lastatempe Novoozerno evoluas ankaŭ kiel la centro de velŝipa sporto. En la lago Donuzlavo oni bredas mitulojn.

En la loĝloko estas 1 mezlernejo, mararmea hospitalo, kelkaj kluboj, bibliotekoj. Novoozerno estas ligita al Eŭpatorio per busa trafiko.


La loĝlokoj de la Eŭpatoria municipo

Urbo: Eŭpatorio
Urbotipa loĝloko: NovoozernoMirnoZaozerno