Novreakcio

kontraŭdemokratia, reakciema movado, kiu vaste malakceptas egalecon kaj progresemajn ideojn pri historio

La novreakcio[1]malluma klerismo[2] estas kontraŭdemokratia kaj reakcia politika movado, kiu vaste kontraŭas egalecon kaj malakceptas progresemajn vidpunktojn pri historio.[3][4] La movado favoras reiron al pli malnovaj sociaj konstruaĵoj kaj manieroj de regado, inklude subtenon por monarkismon kaj tradiciajn seksajn rolojn, kune kun dekstra libertarianismo aŭ alie konservisma aliro al la ekonomio.[5] Iuj kritikantoj nomis la movadon "novfaŝisma."[4][6]

Artikolo en TechCrunch el 2013 priskribis "novreakciistojn" kiel termino aplikata, fojfoje de ili mem, al neformala "komunumo de blogistoj" kaj politikaj teoriistoj, kiuj aktivis ekde la 2000-aj jaroj.[7] Steve Sailer kaj Hans-Hermann Hoppe estas konsiderataj la "modernaj avangarduloj" de la movado, kaj oni diras, ke novreakciistoj estas influataj ankaŭ de filozofoj kiel Thomas Carlyle kaj Julius Evola.[7]

Oni konsideras la malluman klerismon kiel fruan, influan pensoskolon al la movado alt-right, kiu subtenas la usonan Respublikanan prezidentan kandidaton Donald Trump en la Usona prezidenta elekto de 2016.[8]

Nomo redakti

En 2007 kaj 2008, la usona komputisto Curtis Yarvin, verkante kun la kaŝnomo Mencius Moldbug, esprimis tion, kio evoluiĝos al la novreakcia pensado. La teorioj de Yarvin poste estis subjekto de la angla verkisto kaj filozofo Nick Land, kiu nomis ĝin the Dark Enlightenment en samnoma eseo.[9] Ĉi tie Enlightenment signifas klerismon aŭ lumiĝon, kaj dark signifas "malluman," do "Dark Enlightenment" (malluma lumiĝo/klerismo) estas vortludo pri la scio supoze gajnita per la klerismo kaj perdita dum la Malluma Epoko.[4][5][7][10]

Yarvin unue uzis la terminon "novreakcia" kiel adjektivo en tiu kunteksto. [11][12] Li originale nomis sian ideologion "formalismo,"[13] sed Arnold Kling uzis la terminon "la novreakciuloj" en julio 2010 por priskribi Moldburg kaj liajn samideanojn kaj la termino estis rapide adoptita de la subkulturo.[7][14]

Ankaŭ George Orwell uzis la terminon "nov-reakcia" en 1943, en eseo por Tribune.[15]

Kredoj redakti

Kontraŭdemokratio estas temo tra la pensado de la novreakcio.

Monarkiismo redakti

La novreakcia movado grandparte malakceptas la "Whig-historion," laŭ kiu historio estas progreso de barbarismo ĝis ĉiam pli granda libereco kaj klereco, finante en liberala demokratio kaj konstitucia monarkio.[4] Kiel Klint Finley verkis en 2013, la novreakciuloj kredas, ke "kvankam teknologio kaj kapitalismo antaŭenigis la homaron dum la lastaj du jarcentoj, demokratio pli malutilis ol utilis. Ili proponas reiron al tradiciaj seksaj roloj, socia ordo kaj monarkio."[7] Kvankam iuj, kiel John Zmirak, argumentas, ke "neniu konservisto en Eŭropo . . . povas esti tute kontraŭ monarkio, same kiel neniu konservisto en Usono povas realisme esti monarkiisto,"[16] aliaj argumentas, ke respublikismo estas nenatura eĉ por Usono. Kiel Michael Davis argumentis, "la radikalaj Whig-oj, kiuj konsistigis la Kontinentan Kongreson . . . forgesis, elektis ignori, aŭ trovis negrava tion, ke la anglosaksoj neniam havis ion eĉ similan al respubliko."[17]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Angle: Neoreactionneoreactionary movement.
  2. Angle: Dark Enlightenment, vortludo pri Dark Ages (malluma epoko) kaj Enlightenment (klerismo/lumiĝo), do laŭvorte "malluma lumiĝo."
  3. Pein, Corey. Mouthbreathing Machiavellis Dream of a Silicon Reich (May 19, 2014). Arkivita el la originalo je February 9, 2015.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Bartlett, Jamie, "Meet The Dark Enlightenment: sophisticated neo-fascism that's spreading fast on the net", The Daily Telegraph, 20 January 2014.
  5. 5,0 5,1 Walther, Matthew. The Dark Enlightenment Is Silly Not Scary (January 23, 2014). Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2 October 2014.
  6. Sigl, Matt. The Dark Enlightenment: The Creepy Internet Movement You’d Better Take Seriously. Vocativ (2 December 2013). Arkivita el la originalo je 17 December 2013.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Finley, Klint. Geeks for Monarchy: The Rise of the Neoreactionaries (22 November 2013).
  8. Gray, Rosie. How 2015 Fueled The Rise Of The Freewheeling, White Nationalist Alt Right Movement (28 December 2015). Alirita 2016-08-09.
  9. Land, Nick. The Dark Enlightenment.
  10. Phillips, Jon. Troublesome Sources (Fall 2014). Arkivita el la originalo je 2015-02-24. Alirita 2016-09-29.
  11. Moldbug, Mencius. OL3: the Jacobite history of the world (May 1, 2008).
  12. Moldbug, Mencius. OLX: a simple sovereign bankruptcy procedure (June 19, 2008).
  13. Moldbug, Mencius. A formalist manifesto (23 April 2007). Alirita 21 June 2015.
  14. Kling, Arnold. The Neo-Reactionaries. EconLog. Library of Economics and Liberty (18 July 2010). Alirita 21 June 2015.
  15. Orwell, George. As I Please. Tribune (24 December 1943).
  16. http://www.theamericanconservative.com/dreher/among-the-neoreactionaries/
  17. http://www.theimaginativeconservative.org/2014/03/im-monarchist.html