Novurbo en Eŭropo

Novurbo en Eŭropo estas laŭ propra indiko la plej ampleksa urb-amikaro en Eŭropo. En ĝi membras 37 urboj, komunumoj kaj kvartaloj kun nomo signifanta "Novurbo", en sep regnoj de centra Eŭropo[1]:

Mapo de la urboj-membroj

En 2013 ĉi tiuj urboj havis kune preskaŭ duonan milionon da loĝantoj.

Ekesto redakti

En 1954 la germana urbo Neustadt an der Weinstraße (esperante: Novurbo ĉe la Vinvojo) invitis urbestrojn de urboj nomiĝantaj "Neustadt" al kunveno, kiu decidis ĉiujare aranĝi tiajn kunvenojn. La sekva kunveno okazu en Neustadt in Holstein, sed ne realiĝis. Nur en 1979 la urbestro de Bad Neustadt an der Saale invitis al nova kunveno, kiun partoprenis delegacioj el 16 urboj kun la nomo "Neustadt". En 1980 okazis kunveno en Neustadt an der Aisch. Nun la kunvenoj okazas regule ĉiujare.

Historie multaj el la germanaj urboj kun la nomo "Neustadt" estis "nove" fonditaj ĉirkaŭ la jaro 1200. Por stimuli la fondadon ili parte ricevis certajn privilegiojn.

Strukturo redakti

La urbo-asocio ne havas juran strukturon; ĝi nomas sin mem "laborgrupo" (germane Arbeitsgemeinschaft). La partoprenantaj urboj subtenas la organizadon per 2,5 eŭro-cendoj ĉiujare por ĉiu loĝanto.

Estis akceptitaj ankaŭ urboj el ekster Germanio, kies nomo parte ne estas (eĉ neniam estis) Neustadt, sed havas la saman signifon "novurbo" en alia lingvo.

Agado redakti

La asocio organizas reciprokajn renkontiĝojn de la divers-urbanoj kaj tiucele ofertas specialajn trajn- kaj bus-veturadojn. Estas rilatoj inter samtemaj asocioj kaj inter artistoj en la membroj-urboj. La futbal-teamoj de la urboj, kiuj havas fervojan stacion (do certan grandecon), okazigas ĉampionadojn.

Membroj-Urboj redakti

 
Informtabulo kun mapo en Neustadt en Saksio

En 2014 la asocio havas 37 membrojn:

  1.   Bad Neustadt an der Saale (DE)
  2.   Bergneustadt (DE)
  3.   Breuberg kun kvartalo Neustadt im Odenwald (DE)
  4.   Dunaújváros (HU)
  5.   Echt-Susteren (NL) kun kvartalo Nieuwstadt
  6.   Neuenstadt am Kocher (DE)
  7.   Neustadt (Dosse) (DE)
  8.   Neustadt (Hesio) (DE)
  9.   Neustadt (Spree) (DE)
  10.   Neustadt (Wied) (DE)
  11.   Neustadt (Harz) (DE)
  12.   Neustadt (Vogtland) (DE)
  13.   Neustadt (Westerwald) (DE)
  14.   Neustadt am Kulm (DE)
  15.   Neustadt am Main (DE)
  16.   Neustadt am Rennsteig (DE)
  17.   Neustadt am Rübenberge (DE)
  18.   Neustadt an der Aisch (DE)
  19.   Neustadt an der Donau (DE)
  20.   Neustadtl an der Donau (AT)
  21.   Neustadt an der Orla (DE)
  22.   Neustadt an der Waldnaab (DE)
  23.   Neustadt an der Weinstraße (DE)
  24.   Neustadt bei Coburg (DE)
  25.   Neustadt (DE)
  26.   Neustadt in Holstein (DE)
  27.   Neustadt en Saksio (DE)
  28.   Neustadt-Glewe (DE)
  29.   Nové Město na Moravě (CZ)
  30.   Nové Město nad Metují (CZ)
  31.   Nové Mesto nad Váhom (SK)
  32.   Nové Město pod Smrkem (CZ)
  33.   Nowe Miasto Lubawskie (PL)
  34.   Nowe Miasto nad Pilicą (PL)
  35.   Titisee-Neustadt (DE)
  36.   Waiblingen kun kvartalo Neustadt (DE)
  37.   Wiener Neustadt (AT)

Laŭ sia retejo la laborgrupo "ampleksas la landojn Germanio, Aŭstrio, Nederlando, Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio"[1]. Ne estas klare, ĉu ĉi tio estas priskribo de la nuna stato aŭ intenca restrikto.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti