Now Is the Month of Maying

"Now is the month of maying" estas unu el la plej famaj anglaj baletoj (etaj korusaj verkoj, similaj al madrigaloj, ofte rekoneblaj pro "fa-la-la" refreno).

Ĝi estis skribita de Thomas Morley kaj eldonita en 1595. Ĝi estas bazita sur la kanto So ben mi ch'a bon tempo, uzita de Orazio Vecchi en sia verko Selva di varia ricreatione, en la jaro 1590[1]. Ĝi estis fine eldonita en la Unua Libro de Kvinvoĉaj Baletoj de Thomas Morley (1595)[2].

Ŝajne traktanta printempan dancadon, ĝi fakte estas metaforo de amindumado kaj seksumado. Ekzemple, "barley-break" (laŭlitere, "hordea-paŭzo") sugestus subĉielan seksumadon (preskaŭ kiel "roll in the hay", "ruliĝi en la fojno", en la nuntempa angla).


Citaĵo
 Now is the month of maying,

When merry lads are playing,
Fa la la la la la la la la,
Fa la la la la la la lah.
Each with his bonny lass
Upon the greeny grass.
Fa la la la la la la la la, etc...

The Spring, clad all in gladness,
Doth laugh at Winter's sadness,
Fa la la, etc...
And to the bagpipe's sound
The nymphs tread out their ground.
Fa la la, etc...

Fie then! why sit we musing,
Youth's sweet delight refusing?
Fa la la, etc...
Say, dainty nymphs, and speak,
Shall we play barley break?

Fa la la etc... 

Versio en Esperanto redakti

En 1996 aperis esperanta versio de la baleto, verkita de Roel Haveman, kun la titolo "Printempas"[3].

La verko aperas en la kompaktdisko "Muzikpluvo" de la nederlanda grupo Akordo[4].


"Printempas kiam majas,

Ludantaj knaboj gajas,

Fa la la...

Kun inoj sur herbej'

Ĉar nun ĝi verdas plej.

Fa la la...

Somero ĝojon portas,

Jen vintra tristo mortas.

Fa la la...

Kaj logas la ŝalmson'

La nimfojn kun impon'.

Fa la la...

Fi, kial ni meditas?

Junaĝa rav' invitas.

Fa la la...

Ho, nimfoj kun graci',

Ekludu nun kun ni.

Fa la la..."

Referencoj redakti

  1. Phillip Ledger (ed) The Oxford Book of English Madrigals (1978) Oxford University Press, and co-issued recording, by Pro Cantione Antiqua
  2. MacMahon, Desmond (1939) Nelson's New National and Folk Song Book; pt. II. London: Thomas Nelson; pp. 114-15
  3. http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/index.htm
  4. http://www.tekstoj.nl/akordo/kompaktdiskoj.htm