Nox (noks) greke Νύξ, Nyx; latine Nox estis diino de nokto en la mitologio. Tiun nomon elektis hungara ŝlagromuzika grupo. Ĝi fondiĝis en 2003, en sia muziko oni aŭdas ankaŭ hungarajn popolmuzikajn partojn.

Ĝermo de la grupo estas geedza paro Silvia Péter Szabó kaj Tomaso Nagy (nadj), al tio aldoniĝas dancistoj kaj muzikistoj.

Dancistoj redakti

  • Alexandra Alexy
  • Dóra Szöllőskei
  • Francisko Adamovich
  • Petro Baraté
  • Zoltán Dékány
  • Jozefo Kinczel
  • Zsolt Torma (koreografo)
  • Aleksandro Tóth

Muzikistoj redakti

  • Barbara Kuczera (violono)
  • Zsolt Borbély (drumoj)
  • Zoltán Gera (gitaro)
  • Francisko Gulyás (popolaj muzikiloj)
  • Imre Czomba (pianisto, komponisto)

Premioj redakti

Ili rolis en Eŭrovido-Kantokonkurso 2005, kie ili atingis la 12-an lokon.

  • En 2006 Ora Leono (internacia) kaj Fonogram (hungara)
  • En 2005 kaj en 2004 VIVA COMET
  • En 2004 BRAVO Otto
  • En 2003 ili venkis en Ligo de Kantistoj.