Nuance Communications

Tiu ĉi artikolo temas pri la usona entrepreno Nuance. Ne miksu ĝin kun la samnoma svislanda entrepreno Nuance.

La kompanio Nuance Communications (kodo laŭ la usona borso Nasdaq: NUAN) estas inter la tutmonde gvidaj produktejoj de lingvo- kaj bildo-prilaboraj komputilaj programoj por komercaj kaj privataj klientoj. La entrepreno fondiĝis en 1992 sub la nomo Visioneer. En 2009 la sumaj kompaniaj spezoj estis 1 010 milionoj da usonaj dolaroj[1]. En 18 naciaj subkompanioj kaj 35 urboj por la kompanio laboras pli ol 3 500 dungitoj. Ĉefa sidejo de la entrepreno estas la urbo Burlington (Masaĉuseco) en Usono. La esperantisto Stefan MacGill laboras en la entrepreno.

Nuance Communications
negocofirmao pri komputila programaro • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1992 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Burlington
Lando Usono
Estr(ar)o Mark Benjamin
Agokampo programaroQ113952418
ISIN-kodo US67020Y1001
Posedata de Microsoft vd
filiaj kompanioj Nuance Communications (Belgium) • Nuance Communications (Canada) • Nuance Communications (Austria) • Nuance (Italy) • Nuance Communications (United Kingdom) vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti