La nubia lingvo estas aglutina lingvo de la nilo-sahara lingvaro, parolata en nordorienta Sudano kaj suda Egiptio de la afrika popolo de la nuboj. La malnova nubia lingvo estis grava lingvo dum la Egipta civilizo. La moderna nubia lingvo estas disdividata en du dialektoj, unu parolata ĉe la Nilo-valo (nila nubia, nòbíín), l'alia en la okcidenta sudana provinco de Kordofano (monta nubia, midob). Ambaŭ estas skribita per la araba alfabeto. La frazstrukturo estas SOV. La vortaro estas arĥaja kaj tre malvasta.

Nubia lingvo
lingva familio
Northern Eastern Sudanic • nilo-sahara lingvaro
Parolantoj 1 000 000
Lingvaj kodoj
  Glottolog nubi1251
Angla nomo Nubian
Franca nomo langues nubiennes
vdr

Kiel aglutina lingvo ĝi havas multajn prefiksojn kaj sufiksojn. Ĉi tiu surstrukturo estas tamen komplikiĝata kaŭze de la celado je kompleksa asimilado inter morfemoj por harmoniigi kaj glatigi la prononcado. Ĉi tio komplikas la penadojn por krei vortaron, ĉar vortoj fleksias parte nur aglutinante morfemojn. Vortaro momente estas kompilata en la universitato de Kairo.

Vidu ankaŭ redakti