Nudismo

praktikata konvinko, ke vestoj ne estas natura nepraĵo

Nudismonaturismo estas praktikata konvinko, ke vestoj ne estas natura nepraĵo. Nudistoj akcentas la avantaĝojn de "nudumado" por sanaj korpo, psiko kaj sociaj rilatoj.

Nudismo
emblemo
flago
socia movado • filozofia movado • amuzo
kulturonudeco
Retejo Oficiala retejo
vdr
Nudisma plaĝo

Naturismo kiel movado komenciĝis proksimume antaŭ unu jarcento en Germanio. Pli frue okazis de tempo al tempo nudbanado en diversaj landoj, kiam moraleco estis moderigita kaj sintenoj pri la nuda korpo ne tiom streĉitaj.

En Germanio, tamen, komence de la 20a jarcento, kelkaj prenis nudkorpan kulturon al organizita nivelo, emfazante sanan menson en sana korpo. Aera banado, gimnastiko, aerobika dancado kaj naĝado estis nude faritaj. Evoluis tiurilate kluboj kaj asocioj. Unu el la pioniroj en germanio estis la Esperantisto Karl Vanselow, kiu eldonis la revuon "Die Schönheit" (ankaŭ organo de nudista organizo).

Eĉ la originalaj Olimpikaj Ludoj estis okazigitaj nude. Sed pro novaj regantoj, kaj speciale pro fanatikaj religiaj grupoj, nuda banado iom post iom malaperis.

Meze de la jarcento praktikiĝis naturismo en multaj landoj, ne nur en Eŭropo sed ankaŭ en Norda Ameriko, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Je la fino de la jarcento naturismo atingis jam la trian mondon.

Vestaĵoj redakti

 
Nuda partoprenanto ĉe Burning Man 2016 pozante kiel Vitruvia homo de Leonardo da Vinci

Kvankam oni ankoraŭ emfazas la sanan aspekton de naturismo, multaj nudnaĝantoj, nudistoj kaj naturistoj simple volas nude – kaj malstreĉe – amuziĝi kaj distriĝi. Kreiĝas tiel socia egaleco: kiam oni estas nuda, neniu povas imponi, portante multekostajn vestaĵojn. Ĉiu estas nur homo. Iuj pli bone korpe konserviĝas ol aliaj; iuj estas pli sunbrunigitaj; iuj pli atletaj – sed ĉiuj estas kunuloj naturistaj. Multaj estas nefumantoj; iuj vegetaranoj; iuj alkohol-abstinuloj: sintenoj tiaj tamen ne disigas naturistojn.

Plej grave, naturistoj akceptas, ke la nudaj korpoj de la aliuloj estas naturaj kaj bonaj. Krome estas argumentite, ke homoj estas kreitaj laŭ la bildo de Dio: homoj nude eniras la mondon laŭ dia volo. Kaj naturistoj atentigas, ke ĉiuj eroj de la homa korpo egale necesas por funkcii kiel homoj. Ekzistas nur du specoj de homoj: vira kaj virina; kaj prefere oni konu kaj akceptu ambaŭ. Tial naturistoj normale havas sanan intereson pri, kaj respekton por, la alia sekso, same multe kiel ne-naturistoj, se ne pli.

Multaj naciaj naturistaj asocioj eldonas membro-bultenojn kaj periodaĵojn, kaj ekzistas en la mondo ses aŭ sep pli grandskalaj komercaj naturistaj revuoj. En la pasinteco estis pli, sed konkurenco flanke de sekse eksplicitaj revuoj forpasigis la plejparton de la naturistaj eldonaĵoj. Eĉ en landoj, kie pornografiaj revuoj estis tolerataj, leĝoj malebligis distribuadon kaj do vendadon de naturistaj revuoj: tio bankrotigis ankoraŭ pli da naturistaj eldonistoj.

Antaŭvideblas nun, pro la ekspansio de la nuda vivo en kluboj kaj feriejoj ĉirkaŭ la mondo, ke aperos pli da naturistaj eldonaĵoj. Naturista Vivo, organo de Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE), estas la sola, kiu uzas ekskluzive la internacian lingvon.

Naturismo kaj egaleco redakti

 
Naturistumi kaj bronziĝi sur plaĝo

Naturismo ne nur temas pri ŝatado de agrablaj fizikaj sentoj, sed iuj naturistoj akcentas ke ĝi forigas antaŭjuĝojn vidalvide de aliaj homoj: kiam ĉiuj estas nudaj ne plu gravas, al kiu socia tavolo iu apartenas. Tiele ekestas pli facile amikecoj, kiuj en 'normalaj' cirkonstancoj neniam okazus inter tiuj personoj. Inter naturistoj oni ankaŭ ne trovas multajn personojn, kiujn ĝenas la altrudita belecoidealo. Homaj korpoj ne ĉiam estas belaj, sed naturismo invitas akcepti ilin kiel tiaj. Konkludo: temas pri senti sin bone inter personoj, kiuj ŝatas la saman vivstilon[1].

Naturismo kaj sporto redakti

 
Nuda grupa biciklado en Germanio


Naturismejoj redakti

 
Nuda naĝado

Inter la landoj kie naturismo plej estas praktikata menciindas Francio (en sunriĉaj regionoj proksime de la marbordo : Bédoin, Cap d'Agde, Meschers...), Germanio (dise tra la lando en kontrasto kun Francio) kaj la nordiaj landoj[2].


Referencoj redakti

  1. (nederlanda) 'Je ziet mensen, geen lichamen, De Standaard, 15-a junio 2017, p.10-11
  2. (franca) Les espaces du naturisme : modèle allemand et exception française ?

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti