Nufenen

komunumo de Svislando

Nufenen estas komunumo de la komunumaro Rheinwald kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 158 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Nufenen
Blazono de Nufenen
Nufenen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Rheinwald
Koordinatoj  46° 32′ 25″ N 9° 14′ 20″ O / 46.54028 °N, 9.23889 °O / 46.54028; 9.23889 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 25″ N 9° 14′ 20″ O / 46.54028 °N, 9.23889 °O / 46.54028; 9.23889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 158
Areo 28,03 km²
Alteco 1569 m super marnivelo
Poŝtkodo 7437
Komunumkodo 3693
Mapo de Nufenen

Geografio redakti

Nufenen situas en la supra mezo de la Valo Rheinwald. La kernvilaĝo situas ĉe la norda bordo de Malantaŭa Rejno. Krom la kernvilaĝo Nufenen apartenas al la komunumo la setlejoj Alpa, Boda, Brennhof, Stutz, Höhegga (sur alteco de 2049 m s.m.) kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Nufenen limas en nordo al Safien, en oriento al Splugo, en sudo al Mesoko, en okcidento al Hinterrhein, kaj en nordokcidento al Vals.

Trafiko redakti

Tra Nufenen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 al San-Bernardino-Pasejo, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Tra la komunumo pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A13, al kiu ĝi havas propran alveturejon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Nufenen datiĝas el la jaro 1343 kiel Ovena. [1]

Vidu ankaŭ redakti

  • Nufenen-Pasejo (montopasejo en Valezo sen rekta rilato al la komunumo Nufenen)

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti