Nuklea elektrejo Dukovany

Nuklea elektrejo Dukovany (NE Dukovany, NEDU), ĉeĥe Jaderná elektrárna Dukovany (JEDU), estas nuklea elektrejo situanta en vilaĝo Dukovany en Ĉeĥio.

Nuklea elektrejo Dukovany, rigardo de malantaŭe el ŝoseo numero 399 apud Rouchovany

Dukovany estas la unua nuklea elektrejo konstruita sur la teritorio de Ĉeĥio. La elektrejo havas kvar reaktorojn de povumo po 440 MW, kun escepto de la tria kies povumo estas 456 MW.

La elektrejo generas 13 TWh da elektro jare, kio estas 16 % de la elektroprodukto kaj 20 % de la elektrokonsumo de la tuta Ĉeĥio. Kompare kun Temelín, la alia ĉeĥia nuklea elektrejo, tiu elektrokvanto estas pli alta, kvankam Temelín havas pli grandan povumon.

Kompare kun aliaj formoj de elektroproduktado aplikataj en Ĉeĥio, la elektro de Dukovany estas tre malmultekosta.

Eksteraj ligiloj redakti