Nuklea kapo estas faka termino por parto de misilo, kiu portas nuklean armilon. El pli faka vidpunkto la armeaj misiloj dividiĝas en du bazajn partojn - portilon kaj kapon kun eksplodaĵo. La kapo estas fabrikata memstare kaj ĝi estas sendependa de misilportilo kaj ofte ĝi estas enmuntebla en plurajn tipojn de portiloj. Ĝia apartigita fabrikado havas kelke da pravigoj.

  • sekureco - la kapo estas fabrikebla en alia loko ol la portilo, kiu ne laboras kun radioaktivaj materialoj
  • logistika - pli facila transporto de malpli granda kapo, ol la tuta portilo al forpafiga loko
  • taktika- malamiko neniam scias, kiu misilo estas havigita per la nuklea kapo
  • praktika - la prezo de la nuklea kapo estas multe pli alta ol la konvencia, do dum difekto de la portilo eblas la nuklean kapon alimunti al alia portilo
Nuklea kapo

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti