Nukleolo estas per lummikroskopo videbla kiel ronda strukturo ene de la ĉelkerno. Nukleoloj povas aperi unuope aŭ plurope en la ĉela kerno. En la areo de la nukleolo troveblas precipe partoj de la DNA de multaj kromosomoj, kies areo nomiĝas Nukleola Organiza Regiono (NOR). Ĝi enhavas la informojn por la sintezo de ribosoma RNA, kiu estas formata en la nukleola regiono.

Nukleoloj troviĝas plej ofte meze de la ĉelkerno, sed povas aperi eĉ ĉe la nukleomantelo. En diploidaj ĉeloj, la ĉelkernoj povas enteni eĉ ĝis 10 nukleolojn. Dum la ĉeldivido malaperas la nukleoloj, sed en la idaj ĉeloj iĝas denove konstruitaj.

Vidu ankaŭ redakti