Nukualofo, oficiale Nukuʻalofa (=loĝloko de amo) estas ĉefurbo kaj samtempe havenurbo de Tongo. Ĝi situas en la norda bordo de la insulo Tongatapu, en la samnoma insularo. Oni kalkulas ke ĝi havas 24.500 loĝantojn en 2005, ĉ. kvarono de la enlanda loĝantaro. La reĝa palaco kaj ĉiuj konstruaĵoj de la registaro troviĝas en Nukualofo.

Nukualofo
urboĉefurbo
Administrado
Poŝtkodo 00196-8000
Demografio
Loĝantaro 23 221  (2016) [+]
Loĝdenso 2 035 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 8′ S, 175° 12′ U (mapo)-21.1343401-175.201808Koordinatoj: 21° 8′ S, 175° 12′ U (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 11,41 km² (1 141 ha) [+]
Horzono UTC+13:00 [+]
Nukualofo (Tongo)
Nukualofo (Tongo)
DEC
Nukualofo
Nukualofo
Situo de Nukualofo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nuku'alofa [+]
vdr

Historio redakti

Nukualofo estas vere malgranda areo ĉirkaŭ la monteto kiu estas malantaŭ la Reĝa Palaco de Tongo, Sia ko Veionga (Monteto de Veiongo). La loko estis elektita kiel reĝa rezidejo de Tu'i Kanokupolu Mumui, kiu tiam estis la plej grava reganto de Tongatapu, en 1795. Ĝis tiam la reĝa palaco situis en Mu'a, laŭ la tradicio de la Tu'i Tonga, la reĝoj de Tongo, kiu estis la ĉefurbo de la reĝlando Mu'a ĝis tiu momento, ne Nuku'alofa.

 
la Reĝa Palaco de Tongo
 
la parlamentejo de Tongo

Tupoumālohi, reĝo de Tongo fine de la 18-a jarcento kaj komence de la 19-a jarcento, konstruis fortikaĵon en Nukualofo dum lia regado.

En 1837, la reĝo Tāufa'āhau la 1-a, invadis la zonon proksime al Fasi mo e afi dum esplorado kun siaj militistoj Tautahi, venantaj el Ha'apai kaj Vava'u. Kiel rekompenso, liaj subuloj ricevis terenojn de la loĝloko. La nova loĝloko estis nomata Kolofo'ou (Nova vilaĝo).

En 1845, Tāufa'āhau la 1-a deklaris Nukualofon kiel ĉefurbo de Tongo, kvankam li daŭre loĝis en Lifuka inter 1847 kaj 1851. La urbo komence estis malgranda vilaĝo kiu malrapide kreskis. La areo oriente de la urbo, Fasi mo e afi, ne estis administre dividita ĝis 1923. Dum la tempo de la Dua Mondmilito, Fasi mo e afi kuniĝis al Ma'ufanga, la ŝtato de la estroj Fakafānua, kiu troviĝis oriente de Fasi mo e afi. Estis tie kie Usono konstruis havenon, ankoraŭ konata kiel Fā-ua, kiu signifas 42, referenca al la konstrujaro. Ĝi atingis Sopu 'o Tāufa'āhau okcidenten, kiu estis konsiderata sufiĉe malproksime de la loĝantaro por ke la reĝino Sālote ekziliĝu tien kial la tuta nukualofa loĝantaro estis evakuata pro timo al dummilitaj atakoj.

Post la 1960-aj jaroj, la urbo spertis rapidan kreskadon, parte pro la kunigado de aliaj vilaĝoj proksimaj kiaj Tofoa. En 2006 multaj konstruaĵoj de la komerca kvartalo estis detruitaj pro la ribeloj okazintaj tutlande, postulante la aprobadon de demokratiaj reformoj. Ĉirkaŭ ses homoj forpasis kaj tri kvaronoj de la financa distrikto estis detruitaj, plejparte, komercejoj de la ĉina malplimulto.

Meze de januaro 2022 okazis la erupcio de submara vulkano Hunga Tonga, kaj post kelkaj tagoj oni konfirmis la preskaŭ malaperon de la insulo kaj damaĝojn en diversaj landoj de la Pacifiko kaj ĉefe en la propra lando, nelaste ankaŭ en Nukualofo.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti