La nuntempa danco estas maniero de arta esprimo kiu baziĝas sur la tekniko de la klasika baleto, kaj kiu enhavas malpli da rigidaj movoj. Ĝi naskiĝas kiel reago al la klasikaj formoj kaj probable kiel bezono esprimi sin pli libere per la korpo. Ĝi estas danco per kiu oni esprimas, tra la dancisto, ideon, senton, emocion, same kiel la klasika baleto, sed miksante korpajn movojn de la 20a kaj 21a jarcentoj. Karakterizaĵo de ĉi stilo estas la uzado de aŭdvidaĵoj por akompani la koreografion.

Nuntempa danco
speco de danco
sceneja dancado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Dancistino el nuntempa danco.