La Nuova CronicaNovaj Kronikoj estas kroniko de la 14-a jarcento pri la historio de Florenco. Ĝi estis kreita kaj redaktita laŭ strikte kronologia plano de la florenca bankisto kaj oficialulo Giovanni Villani (ĉ. 1276 - 1348). La ideo verki tiun kronikon venis al li okaze de la jubileo de la jaro 1300 en Romo: li tiam konsciis, ke la multaj historiaj grandfaroj de Romo estis bone konitaj, kaj do li deziris same famigi la historion kaj originon de sia propra urbo Florenco.

Nuova Cronica
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Giovanni Villani
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1348
vdr
Kronigo de Manfredo de Sicilio en manuskripto de la Cronica. En la 16-a jarcento jam ekzistis multaj versioj de la Cronica, sub la formoj de printaĵoj aŭ manuskriptoj.

En sia Cronica, Villani detaleme priskribis la multajn konstruprojektojn de la urbo, sed ankaŭ statistikajn informojn rilate al loĝantaro, oficejoj, komerco, edukado kaj religiejoj. Li cetere rakontis pluraj katastrofojn, inkluzive de malsategoj, inundoj, incendioj kaj de la famaĉa epidemio de la Nigra Morto, kiu finfine kaŭzis lian morton en 1348. La verko de Villani estis daŭrigita de liaj frato kaj nevo post lia morto. La Nuova Cronica restas rigardita kiel la plej frua, grava verko rilate al statistiko.