Nuristana lingvaro

La nuristana lingvaro estas grupo da lingvoj, kiuj apartenas al la hindirana lingvaro, unuaranga branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La lingvaro havas proksimume 30.000 parolantojn en Afganio (plejparte en la provinco Nuristano) kaj en Pakistano.

nuristana lingvaro
lingva familio
Hindirana lingvaro
Parolata en Afganio (provinco Nuristano kaj Kunaro) kaj Pakistano
Denaskaj parolantoj ĉ. 30.000
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa lingvaro
hindirana lingvaro
nuristana lingvaro
Lingvaj kodoj
  Glottolog nuri1243
Angla nomo Nuristani
Franca nomo langues nouristanies
vdr

La darda lingvaro antaŭe konsideriĝis subgrupo de la nuristana lingvaro, laŭ aktuala lingvistika interkonsento tamen temas pri subgrupo de la hindarjaj lingvoj. Tamen la lingvoj de la nuristana kaj darda lingvaroj troviĝas en geografia proksimeco, kaj ĉiuj nuristanaj lingvoj lingvistike estas pli aŭ malpli forte influitaj de la dardaj lingvoj.

Unuopaj lingvoj redakti

  • Kati (Baŝgali) 20 mil da homoj, dialektoj Kamviri (aŭ Lamertviri), Mumviri, orienta Kataviri (aŭ Ŝeĥani), okcidenta Kataviri
    • en Afganio (15 mil da homoj): valoj Ramgal, Kulam, Ktivi, Paruk kaj Baŝgal; en Pakistano (5 mil da homoj): valoj Ĉitral kaj Lutkuh
  • Prasun (1–2 mil da homoj): dialektoj Ŭasi-Ŭeri, Veron, Ŭiron kaj Paruni
    • en Afganio: valo Prasun
  • Aŝkun (1–7 mil da homoj): dialektoj Aŝuruviri (Kolata), Gramsukraviri kaj Sruviri (Ŭamai)
    • en Afganio: valo Peĉ, nordokcidento de la regiono Asadabad en la provinco Kunaro
  • Ŭaigali (Kalaŝa-ala aŭ Ŭai-ala, 2 mil da homoj): dialektoj Varĝan-ala, Ĉima-Niŝej-ala
    • en Afganio: sudoriento de la provinco Nuristano, norda parto de la rivero Peĉ en la provinco Kunaro, valoj Ŭaigal kaj Veligal
  • Gambiri (aŭ Tregami, milo da homoj)
    • en Afganio: valo Tregam
  • Zemiaki malpli ol milo da homoj (nur dum 1999 identigita kiel aparta nuristana lingvo)
    • en Afganio: enklavo sude de la rivero Peĉ, tute ĉirkaŭita de dardaj lingvoj

La lingvoj Ŭaigali kaj Gambiri estas aparte proksime parencaj kaj povus formigi kunan subgrupon.

Vidu ankaŭ redakti