Nut, aŭ Nuit, "La Granda kiu naskis la diojn", estas la diino de la ĉielo, kreinto de la universo kaj la astroj, laŭ la egipta mitologio.

Nut
diino
Informoj
Sekso ina
Patro Ŝuo
Patrino Tefnut
Edzo/Edzino Geb
Infanoj OzirisoIzisoNeftisoSethoHoruso
vdr
Nut kun la kurbiĝanta korpo simile al la ĉiela volbo.

Nut estis kutime reprezentita kiel nuda virino, kun la korpo kurbiĝinta kiel ĉiela volbo, kovrita de steloj. Kelkfoje kiel bovino (Mehet-Urt) aŭ sur ŝia edzo Geb (la Tero) kaj ties patro Ŝuo (la aero) klopodante disigi ilin (grafika reprezentado de la mito). Ankaŭ ŝi estis reprezentita kiel ino kun akvokruĉo surkape. Ŝiaj membroj simbolas la kolonojn sur kiuj la ĉielo estas apogata.

Nut estis filino de Ŝuo kaj Tefnut, edino de sia frato Geb, kaj patrino de la dioj Oziriso, Iziso, Setho, Neftiso kaj Horuso la maljuna. En Heliopolo ŝi estis patrino de Reo kaj estis identigita kun bovino (Mehet-Urt).

Nut, ĉiutage naskis la sunon vojaĝante tra ŝia korpo ĝis ŝia buŝo, malaperante en la interno (aŭ en la Duato), renaskiĝante sekvatage.

Protektinto de mortintoj, kiuj venis al ŝi por esti asistataj kaj nutrataj, ŝi donis al ili la kapablon renaskiĝi. En la sarkofagoj estis reprezentita ŝirmanta la mortinton kun disfaldiĝintaj flugiloj, aŭ en la interno, kiel virino kun altiĝantaj brakoj, helpente ilin renaskiĝi en la Postmorto, aŭ kiel reprezentaĵo de la ĉielo.

Ŝia loĝejo estis figarbo en Heliopolo kaj ĝiaj branĉoj estis rifuĝejo por la lacaj animoj. Laŭ la tradicio estis la figarbo sub kiu la Virgulino Maria sidis por ripozi dum ŝia vojaĝo al Egiptio.

La diino, el Heliopolo, havis sanktejojn en Memfiso kaj Dendero.